К содержанию

La mortpuno - kion vi opinias?

от Miland, 17 ноября 2009 г.

Сообщений: 41

Язык: Esperanto

sinjoro (Показать профиль) 29 ноября 2009 г., 0:10:32

horsto:
Laŭ mia konvinko la unusola kialo por mortigi alian homon estas savi la vivon de aliaj homoj. Vi ekz. rajtas defendi vin mem kiam aliulo volas mortigi vin, aŭ policisto rajtas pafi al homo kiu intencas mortpafi aliajn.
Sed kaptita murdisto ne plu povas mortigi aliajn homojn, do neniu rajtas mortigi lin.
Tutsame mi opinias. Kaj eĉ kiam sindefende oni mortigas, oni ne faras tion por la mortigo mem - sed por gardi sian vivon.

Rodrigoo (Показать профиль) 1 декабря 2009 г., 1:33:35

Veeeeeeeeee!

La ŝtato jam sufiĉe efike kontrolas niajn vivojn... timigas min imagi ke la ŝtato laŭ sia leĝo rajtu mortigi min. shoko.gif

Sammondane,
Ĥod

Tumppi1991 (Показать профиль) 2 декабря 2009 г., 14:13:44

Mi estas kontarŭ la mortpuno. Mi pensas ke ĝi estas ne puno sed venĝo. Ŝtato devus agi pli saĝe ol krimuloj/murdintoj. Sed monstroj kiel Josef Fritzl estas vere vere hororaj kaj se ili farus memmortigon, mi havus nenion kontraŭ tion. Ĝi estus certe pli bona slovo ol vivi.
La mortpuno estas en Eŭropa unio neleĝa nur en paco-tempo. Sed en krizostato (ekzemple tumulto kaj ribela) la mortpuno estas leĝa. En traktato de Lisbono oni provis fari paragrafon kontarŭ la mortpuno sed ekzemple Pollando estis kontraŭ tion. Nun la mortpuno estas leĝa en Eŭropa unio en krizostato. Sed kio estas limo, kiam estas krizostato? Ĉu tumultoj en Francio en 2005?
Sed nun la mortpuno estas leĝa en EU nur en Latvio en krizostato.
Mi pensas ke la mortpuno devus esti ĉiam neleĝa.

LeandroFreitas (Показать профиль) 2 декабря 2009 г., 16:01:26

Kiam la Ŝtato mortigas iun, ĝi faras la saman eraron, kiun tiu faris alitempe. Kaj mi pensas ke la popolo kiu permesas tiun punon, ankaŭ estas responsulo.

Ni fakte devas doni ŝancon por ke la krimul(in)o ŝanĝiĝu, ne agi tiamaniere.

Krom tio, oni ne havas certecon 100% pri lia kulpo. La Historio jam montris multajn leĝajn erarojn, ĉu ne? Sed la mortpuno jam estis ekzekucita...

robinast (Показать профиль) 10 декабря 2009 г., 1:15:24

Mi pensas ke la mortpuna povas esti justa por la certaj krimoj - sed neniu devus ekzekuti la mortpunon. Do, mi estas kontraŭ mortpuno... Anstataŭe, la dumvivan kaptitecon devus apliki senamnestie.

Eddycgn (Показать профиль) 14 декабря 2009 г., 21:44:12

Mi estas tute kontraŭ la mortpuno, precipe por normala krimoj.
Tamen, kio estas normala krimo? Unu du tri mortitaj?
Dek, dudek, tridek ?

Repripense, mi povus konsideri la mortpunon por krimoj kiuj kaŭzas la morton de pli ol dekmil (10.000) senkulpaj homoj, kiel

Hitler
Stalin
Ceaŭcescu
M. Sladiĉ (Boznio)
Pol Pot (Kamboĝio)
Pinoĉet (Ĉilio)
Idi Amin (Ugando)
Babi Dok (Haitio)
Franko (Hispanio)
Marcos (Filipinio)
La murdistoj de Ruanda, mi ne konas la nomojn
Tajlor (Liberia)
Kiss….. (Vietnamio kaj Kamboĝio)

Ĉu mi forgesis iun ajn?
Ĉu vi konas pli?
Bonvolu diri al mi, kaj poste mi pripensos tiun aferon...
malgajo.gif

Gnorn (Показать профиль) 14 декабря 2009 г., 21:58:42

Sed kiel vi decidas, kiu speceiale kaŭzis la mortojn? Hitler estis la estro de Germanio, sed aliaj personoj mortigis.
Kaj mi legis hodiaŭ, ke en Ruanda kvazaŭ triono de la loĝantaro mortigis...

(Mi esperas, mia Esperanto ne estas tro malbona)

Eddycgn (Показать профиль) 29 декабря 2009 г., 17:56:48

La mortpuno en la Ĉinio...
Honto!
shoko.gif demando.gif

sinjoro (Показать профиль) 30 декабря 2009 г., 14:12:08

Gnorn:Sed kiel vi decidas, kiu speceiale kaŭzis la mortojn? Hitler estis la estro de Germanio, sed aliaj personoj mortigis.
Jam pri tio decidis la internacia tribunalo pri naziaj krimoj en Nurembergo. Punitaj estis la oficiroj de la germana armeo kiel respondeculoj pri krimoj kontraŭ la homaro kaj kontraŭ paco. La sama sorto tuŝis la ministrojn de Hitler.
La moderna militista juro difinas, ke krimon ne faras tiu soldato, kiu agis kontraŭleĝe pro ordono de sia ĉefo (ĉar unuavice gravas obei al la ordonoj). La escepto estas la situacio en kiu la soldato konscie agas por fari krimaĵon kaj tiam li estas punenda.

AlfRoland (Показать профиль) 1 января 2010 г., 10:35:36

formiĉjo:

Ĉu mi estia klara?
Ne!

Наверх