Tin nhắn: 41
Nội dung: Esperanto
sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 00:10:32 Ngày 29 tháng 11 năm 2009
horsto:Tutsame mi opinias. Kaj eĉ kiam sindefende oni mortigas, oni ne faras tion por la mortigo mem - sed por gardi sian vivon.
Laŭ mia konvinko la unusola kialo por mortigi alian homon estas savi la vivon de aliaj homoj. Vi ekz. rajtas defendi vin mem kiam aliulo volas mortigi vin, aŭ policisto rajtas pafi al homo kiu intencas mortpafi aliajn.
Sed kaptita murdisto ne plu povas mortigi aliajn homojn, do neniu rajtas mortigi lin.
Rodrigoo (Xem thông tin cá nhân) 01:33:35 Ngày 01 tháng 12 năm 2009
La ŝtato jam sufiĉe efike kontrolas niajn vivojn... timigas min imagi ke la ŝtato laŭ sia leĝo rajtu mortigi min.

Sammondane,
Ĥod
Tumppi1991 (Xem thông tin cá nhân) 14:13:44 Ngày 02 tháng 12 năm 2009
La mortpuno estas en Eŭropa unio neleĝa nur en paco-tempo. Sed en krizostato (ekzemple tumulto kaj ribela) la mortpuno estas leĝa. En traktato de Lisbono oni provis fari paragrafon kontarŭ la mortpuno sed ekzemple Pollando estis kontraŭ tion. Nun la mortpuno estas leĝa en Eŭropa unio en krizostato. Sed kio estas limo, kiam estas krizostato? Ĉu tumultoj en Francio en 2005?
Sed nun la mortpuno estas leĝa en EU nur en Latvio en krizostato.
Mi pensas ke la mortpuno devus esti ĉiam neleĝa.
LeandroFreitas (Xem thông tin cá nhân) 16:01:26 Ngày 02 tháng 12 năm 2009
Ni fakte devas doni ŝancon por ke la krimul(in)o ŝanĝiĝu, ne agi tiamaniere.
Krom tio, oni ne havas certecon 100% pri lia kulpo. La Historio jam montris multajn leĝajn erarojn, ĉu ne? Sed la mortpuno jam estis ekzekucita...
robinast (Xem thông tin cá nhân) 01:15:24 Ngày 10 tháng 12 năm 2009
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 21:44:12 Ngày 14 tháng 12 năm 2009
Tamen, kio estas normala krimo? Unu du tri mortitaj?
Dek, dudek, tridek ?
Repripense, mi povus konsideri la mortpunon por krimoj kiuj kaŭzas la morton de pli ol dekmil (10.000) senkulpaj homoj, kiel
Hitler
Stalin
Ceaŭcescu
M. Sladiĉ (Boznio)
Pol Pot (Kamboĝio)
Pinoĉet (Ĉilio)
Idi Amin (Ugando)
Babi Dok (Haitio)
Franko (Hispanio)
Marcos (Filipinio)
La murdistoj de Ruanda, mi ne konas la nomojn
Tajlor (Liberia)
Kiss….. (Vietnamio kaj Kamboĝio)
Ĉu mi forgesis iun ajn?
Ĉu vi konas pli?
Bonvolu diri al mi, kaj poste mi pripensos tiun aferon...

Gnorn (Xem thông tin cá nhân) 21:58:42 Ngày 14 tháng 12 năm 2009
Kaj mi legis hodiaŭ, ke en Ruanda kvazaŭ triono de la loĝantaro mortigis...
(Mi esperas, mia Esperanto ne estas tro malbona)
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 17:56:48 Ngày 29 tháng 12 năm 2009
Honto!


sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 14:12:08 Ngày 30 tháng 12 năm 2009
Gnorn:Sed kiel vi decidas, kiu speceiale kaŭzis la mortojn? Hitler estis la estro de Germanio, sed aliaj personoj mortigis.Jam pri tio decidis la internacia tribunalo pri naziaj krimoj en Nurembergo. Punitaj estis la oficiroj de la germana armeo kiel respondeculoj pri krimoj kontraŭ la homaro kaj kontraŭ paco. La sama sorto tuŝis la ministrojn de Hitler.
La moderna militista juro difinas, ke krimon ne faras tiu soldato, kiu agis kontraŭleĝe pro ordono de sia ĉefo (ĉar unuavice gravas obei al la ordonoj). La escepto estas la situacio en kiu la soldato konscie agas por fari krimaĵon kaj tiam li estas punenda.
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 10:35:36 Ngày 01 tháng 1 năm 2010
formiĉjo:Ne!
Ĉu mi estia klara?