К содержанию

Multoblaj prefiksoj?

от Vilius, 18 ноября 2009 г.

Сообщений: 9

Язык: Esperanto

Vilius (Показать профиль) 18 ноября 2009 г., 21:07:42

Ĉu ekzistas Esperantaj vortoj enhavantaj multe ol unu prefiksojn?

Miland (Показать профиль) 18 ноября 2009 г., 21:20:16

Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!

Vilius (Показать профиль) 18 ноября 2009 г., 21:47:50

Miland:Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!
Dankon rideto.gif. Mi sentis, ke tiaj vortoj povas ekzisti, sed ne povis memori ekzemplon.

sergejm (Показать профиль) 19 ноября 2009 г., 5:58:42

Miland:Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!
pli bona ordo de prefiksoj:
ge/bo/patr/o/j = bo/patr/o kaj bo/patr/in/o.

de/sur/tabl/ig/i

sed eble ĉi tiu ne estas ekzemplo, kiun vi bezonas - du prepozicioj iĝis prefiksoj.

eks/vic/prezidant/o

oni povas trovi multaj ekzemploj, sed se oni devas trovi ekzemploj kun du oficialaj prefiksoj, tiuj ne estos multaj.

Miland (Показать профиль) 19 ноября 2009 г., 18:09:47

sergejm: pli bona ordo de prefiksoj:
ge/bo/patr/o/j = bo/patr/o kaj bo/patr/in/o.
Miaopinie, la relativa ordo de bo kaj ge ne tiel gravas. La PMEG (dua lasta alineo) uzas mian ordon. Ambaŭ formoj troviĝas en la PIV 2005, kiu ŝajne preferas la vian.

Vilius (Показать профиль) 19 ноября 2009 г., 20:58:37

Dankon por via helpo.

Mi havas pli da demandoj pri vortpartoj.

1. Ĉu povas ekzisti kunmetitaj vortoj en tiu formo:
{prefikso1} {radiko1} {prefikso2} {radiko2} {finaĵo(j)}
Alivorte, ĉu la dua (aŭ eĉ tria) parto de kunmetita vorto povas havi prefikson? Ekzemple, "kargepatroj" (=karaj gepatroj).

2. Ĉu povas ekzisti kunmetitaj vortoj en tiu formo:
{radiko1} {verba finaĵo} {radiko2} {finaĵo(j)}
Aŭ, ĉu verbo povas havi sian finaĵon en kunmetita vorto? Ekzemple: "skribilernanto" (=tiu, kiu lernas skribi)

Jes, mi provas krei programon por kontroli Esperantan gramatikon.
Jes, mi scias, ke similaj programoj jam ekzistas.
Jes, mia programo estos pli bona rido.gif

Rogir (Показать профиль) 20 ноября 2009 г., 17:05:19

Ĉu vi laboras en la E@Ia projekto?
Nu, pri la dua, jes, en certaj kunmetaĵoj finaĵo inkluziviĝas. Sed tio okazas preskaŭ ĉiam pro elparolaj kialoj, kaj kelkfoje por ne konfuzi ĝin kun alia radiko: libr-o-vend-ej-o, mult-e-kost-a, aŭ post-e-ul-o. Mi ne konas kunmetaĵon kun -i-, sed povas esti ke tio ekzistas.

Vilius (Показать профиль) 20 ноября 2009 г., 19:37:41

Rogir:Ĉu vi laboras en la E@Ia projekto?
Ne, tio estas mia propra "pet project" (ĉu "dorlotprojekto"? rideto.gif).
Rogir:Nu, pri la dua, jes, en certaj kunmetaĵoj finaĵo inkluziviĝas. Sed tio okazas preskaŭ ĉiam pro elparolaj kialoj, kaj kelkfoje por ne konfuzi ĝin kun alia radiko: libr-o-vend-ej-o, mult-e-kost-a, aŭ post-e-ul-o. Mi ne konas kunmetaĵon kun -i-, sed povas esti ke tio ekzistas.
Finfine mi trovis respondon pri verbaj kaj aliaj finaĵoj en PMEG ĉi tie.
Kunmetitaj vortoj, havantaj i ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva.

Sed mi decidis, ke mia algoritmo permesos nur -o- ligfinaĵon pri radiko+radiko kunmetaĵoj, kiam la lasta litero de unu radiko kaj la unua litero de la dua radiko estas konsonantoj. Pri "vorteto"+radiko paroj nur -e- kaj -en- ligfinaĵoj estos permesitaj. Kumetitaj vortoj kun aliaj ligfinaĵoj estos esceptoj. Nu, programaj esceptoj - ne gramatikaj.

Mi ankoraŭ ne trovis respondon pri radiko+prefikso+radiko kunnetaĵoj...

Oŝo-Jabe (Показать профиль) 21 ноября 2009 г., 1:23:16

Vilius:Mi ankoraŭ ne trovis respondon pri radiko+prefikso+radiko kunnetaĵoj...
Jes, tio eblas. Ekzemple, por ia aktorino oni povas diri "falsbopatrino."

Наверх