ข้อความ 9
ภาษา: Esperanto
Vilius (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 21:07:42
Miland (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 21:20:16
Vilius (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 21:47:50
Miland:Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!Dankon
. Mi sentis, ke tiaj vortoj povas ekzisti, sed ne povis memori ekzemplon. sergejm (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 05:58:42
Miland:Bogepatroj? Verdire, mi opinias ke ne estas tre multaj!pli bona ordo de prefiksoj:
ge/bo/patr/o/j = bo/patr/o kaj bo/patr/in/o.
de/sur/tabl/ig/i
sed eble ĉi tiu ne estas ekzemplo, kiun vi bezonas - du prepozicioj iĝis prefiksoj.
eks/vic/prezidant/o
oni povas trovi multaj ekzemploj, sed se oni devas trovi ekzemploj kun du oficialaj prefiksoj, tiuj ne estos multaj.
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 18:09:47
sergejm: pli bona ordo de prefiksoj:Miaopinie, la relativa ordo de bo kaj ge ne tiel gravas. La PMEG (dua lasta alineo) uzas mian ordon. Ambaŭ formoj troviĝas en la PIV 2005, kiu ŝajne preferas la vian.
ge/bo/patr/o/j = bo/patr/o kaj bo/patr/in/o.
Vilius (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 20:58:37
Mi havas pli da demandoj pri vortpartoj.
1. Ĉu povas ekzisti kunmetitaj vortoj en tiu formo:
{prefikso1} {radiko1} {prefikso2} {radiko2} {finaĵo(j)}
Alivorte, ĉu la dua (aŭ eĉ tria) parto de kunmetita vorto povas havi prefikson? Ekzemple, "kargepatroj" (=karaj gepatroj).
2. Ĉu povas ekzisti kunmetitaj vortoj en tiu formo:
{radiko1} {verba finaĵo} {radiko2} {finaĵo(j)}
Aŭ, ĉu verbo povas havi sian finaĵon en kunmetita vorto? Ekzemple: "skribilernanto" (=tiu, kiu lernas skribi)
Jes, mi provas krei programon por kontroli Esperantan gramatikon.
Jes, mi scias, ke similaj programoj jam ekzistas.
Jes, mia programo estos pli bona
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2009, 17:05:19
Nu, pri la dua, jes, en certaj kunmetaĵoj finaĵo inkluziviĝas. Sed tio okazas preskaŭ ĉiam pro elparolaj kialoj, kaj kelkfoje por ne konfuzi ĝin kun alia radiko: libr-o-vend-ej-o, mult-e-kost-a, aŭ post-e-ul-o. Mi ne konas kunmetaĵon kun -i-, sed povas esti ke tio ekzistas.
Vilius (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2009, 19:37:41
Rogir:Ĉu vi laboras en la E@Ia projekto?Ne, tio estas mia propra "pet project" (ĉu "dorlotprojekto"?
).Rogir:Nu, pri la dua, jes, en certaj kunmetaĵoj finaĵo inkluziviĝas. Sed tio okazas preskaŭ ĉiam pro elparolaj kialoj, kaj kelkfoje por ne konfuzi ĝin kun alia radiko: libr-o-vend-ej-o, mult-e-kost-a, aŭ post-e-ul-o. Mi ne konas kunmetaĵon kun -i-, sed povas esti ke tio ekzistas.Finfine mi trovis respondon pri verbaj kaj aliaj finaĵoj en PMEG ĉi tie.
Kunmetitaj vortoj, havantaj i ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva.
Sed mi decidis, ke mia algoritmo permesos nur -o- ligfinaĵon pri radiko+radiko kunmetaĵoj, kiam la lasta litero de unu radiko kaj la unua litero de la dua radiko estas konsonantoj. Pri "vorteto"+radiko paroj nur -e- kaj -en- ligfinaĵoj estos permesitaj. Kumetitaj vortoj kun aliaj ligfinaĵoj estos esceptoj. Nu, programaj esceptoj - ne gramatikaj.
Mi ankoraŭ ne trovis respondon pri radiko+prefikso+radiko kunnetaĵoj...
Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2009, 01:23:16
Vilius:Mi ankoraŭ ne trovis respondon pri radiko+prefikso+radiko kunnetaĵoj...Jes, tio eblas. Ekzemple, por ia aktorino oni povas diri "falsbopatrino."