Till sidans innehåll

testo por malliberuloj

av Sxak, 19 november 2009

Meddelanden: 14

Språk: Esperanto

Miland (Visa profilen) 20 november 2009 19:58:50

Jen problemo. Imagu ke la 50-a prizonulo havas la propran numeron 1. Li komencas vidi la 50-an skatolon. Imagu ke en la 50-a skatolo estas la numero 51, kaj en la 51-a skatolo estas la numero 50. Do la prizonulo iras al la 51-a skatolo kaj trovas la numeron 50. Ĉu li rekomencas kun la 52-a skatolo? Kaj kial tiu metodo pliigas la probablecon ke li fine trovos la numeron 1 ie ajn? demando.gif
Bonvolu doni pli simplan ekzemplon, kiu klarigos la principon!

fizikisto (Visa profilen) 20 november 2009 21:29:24

Mi priskribis iomete malprecize, ĉar mi supozis, ke ili venas je la vico de sia propra numero.

Fakte, ĉiu malliberulo komencu malfermi la keston kun la propra numero. Do, la ulo kun numero 1 komencas je la unua kesto, kaj la ulo kun numero 50 komencas je la 50-a kesto.

fizikisto (Visa profilen) 20 november 2009 21:44:35

Jen simpla ekzemplo kun 8 malliberuloj. La numeroj en la kestoj estu

3 1 5 8 2 6 4 7

La ulo kun numero 1 malfermas keston 1 kaj legas 3. Nun li malfermas keston 3 kaj legas 5. Li daŭrigas ĉe kesto 5, legas 2 kaj fine malfermas keston 2 kaj feliĉe legas 1.

Tiu ciklo estas (3,5,2,1). Ĉiu ulo kun numero el tiu aro trairas la saman ciklon.

La ulo kun numero 4 trairas la ciklon (8,7,4) kaj ankaŭ la uloj kun numero 7 kaj 8.

Finfine la ulo kun numero 6 tuj trovas sian numeron, do lia ciklo estas (6).

Miland (Visa profilen) 20 november 2009 22:01:05

Ha, tre inĝenia! Li ne povas cikli inter paroj de skatoloj, ĉar kiam li trovas numeron ĝi estas tuj elĉerpita pro la antaŭa skatolo el kiu li venis.
Do la numeroj estas dividitaj inter ekvivalencaj klasoj, en kiuj aparte la rilatoj de refleksiveco, simetrio kaj transitiveco aplikeblas, ĉu? Vere, mi ne estas spertulo pri ĉi tiu branĉo de diskreta matematiko!

Tillbaka till toppen