Tin nhắn: 14
Nội dung: Esperanto
Miland (Xem thông tin cá nhân) 19:58:50 Ngày 20 tháng 11 năm 2009

Bonvolu doni pli simplan ekzemplon, kiu klarigos la principon!
fizikisto (Xem thông tin cá nhân) 21:29:24 Ngày 20 tháng 11 năm 2009
Fakte, ĉiu malliberulo komencu malfermi la keston kun la propra numero. Do, la ulo kun numero 1 komencas je la unua kesto, kaj la ulo kun numero 50 komencas je la 50-a kesto.
fizikisto (Xem thông tin cá nhân) 21:44:35 Ngày 20 tháng 11 năm 2009
3 1 5 8 2 6 4 7
La ulo kun numero 1 malfermas keston 1 kaj legas 3. Nun li malfermas keston 3 kaj legas 5. Li daŭrigas ĉe kesto 5, legas 2 kaj fine malfermas keston 2 kaj feliĉe legas 1.
Tiu ciklo estas (3,5,2,1). Ĉiu ulo kun numero el tiu aro trairas la saman ciklon.
La ulo kun numero 4 trairas la ciklon (8,7,4) kaj ankaŭ la uloj kun numero 7 kaj 8.
Finfine la ulo kun numero 6 tuj trovas sian numeron, do lia ciklo estas (6).
Miland (Xem thông tin cá nhân) 22:01:05 Ngày 20 tháng 11 năm 2009
Do la numeroj estas dividitaj inter ekvivalencaj klasoj, en kiuj aparte la rilatoj de refleksiveco, simetrio kaj transitiveco aplikeblas, ĉu? Vere, mi ne estas spertulo pri ĉi tiu branĉo de diskreta matematiko!