Al la enhavo

Porkagripo

de Eddycgn, 2009-novembro-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-22 10:15:25

ĉu vi estas vakcinita kontraŭ la porkagripo?

Kiel estas la situacio en via lando?

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-22 11:59:19

En Germanujo kelkaj mortis pro la gripo, homoj kiuj jam estis malsanaj, kaj kelkaj eble pro la vakcinado. malgajo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-22 13:27:24

Mi estas sana kaj ne bezonas vakcinon kontraŭ gripo ne pli danĝera ol alijare.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-22 19:50:28

En Svedio la sanservo volas vakcinigi kiel eble plej multajn homojn, ne nur por protekti unuopan personon, sed ankaŭ por eviti disvastigon de la infekto al aliaj homoj. Do oni argumentas ke estas morala devo akcepti vakcinadon.

sigkalis (Montri la profilon) 2009-novembro-23 11:15:53

En Litovio unu knabo mortis por la gripo, sed mi legis, ke nova vakcino estas ne esplorita. En televido diris, ke ĉi-gripo ne estas danĝera kaj la knabo mortis por la komplikaĵoj, sed ne por la gripo.

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-23 11:52:21

Mi ne vakciniĝas eĉ de ordinara gripo kaj preferas esti singardema. Porti buŝ-tukon, manĝi cepon kaj fruktojn, ne viziti homoplenajn lokojn. Kiel homsidulo mi ne tre riskas. Vakciniĝi dum epidemio estas eĉ pli danĝere, ĉar vakcino estas mafortigita ekzemplero de viruso. Vintre vi povas morti eĉ pro ĝi, kaj se vi simple malvarmumos en strato vakcino povas mortigi vin.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-novembro-23 15:39:09

La porka gripo estas malpli danĝera ol la normala gripo! Kial ni tuj prenu vakcinojn kontraŭ io fakte nedanĝera?

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-23 16:19:41

darkweasel:La porka gripo estas malpli danĝera ol la normala gripo! Kial ni tuj prenu vakcinojn kontraŭ io fakte nedanĝera?
Estis jam multe da mortintoj en la mondo.
Kial ne vakciniĝi kontraŭ ambaŭ? En germanio estas senpage se oni estas asekurata.
Mi vakcinigiĝitas (?) kaj ne sentis nenian reagon. rideto.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-23 17:25:14

Kiel jam skribis darkweasel, pro normala gripo estas nun certe pli da mortintoj ol pro la porka gripo.
Kial ne vakciniĝi? Ankaŭ pro tio, ke en mia lando tio ne estas senpaga, plu estas malmulte da vakcinoj, ne ekzistas vakcino kontraŭ ĉiuj tipoj de gripo kaj la vakcinado tamen povas esti iom danĝera.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-novembro-24 18:27:42

Eddycgn:
Mi vakcinigiĝitas (?) kaj ne sentis nenian reagon. rideto.gif
"estas vakcinita", "vakciniĝis" aŭ "vakcinitas" (prefere la unuan, ĝi estas la plej facile komprenebla). -iĝ-[a|i|o]t- neniam eblas. Krome, repensu pri la duobla neo, kiun vi metis en tiun frazon - ĉu vi vere intencis, ke vi ja sentis reagon?

Mi tamen sentas nenian bezonon de tia vakciniĝo, kaj per si mem ĝi povas jam danĝeri min. Mi ne bone scias, ĉu tio estas senpaga en Aŭstrujo, ĉar mi aĝas nur 15 jarojn kaj do miaj gepatroj ĝis nun pagas ĉion tian.

Reen al la supro