לתוכן העניינים

Porkagripo

של Eddycgn, 22 בנובמבר 2009

הודעות: 27

שפה: Esperanto

Eddycgn (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2009, 10:15:25

ĉu vi estas vakcinita kontraŭ la porkagripo?

Kiel estas la situacio en via lando?

horsto (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2009, 11:59:19

En Germanujo kelkaj mortis pro la gripo, homoj kiuj jam estis malsanaj, kaj kelkaj eble pro la vakcinado. malgajo.gif

Rogir (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2009, 13:27:24

Mi estas sana kaj ne bezonas vakcinon kontraŭ gripo ne pli danĝera ol alijare.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2009, 19:50:28

En Svedio la sanservo volas vakcinigi kiel eble plej multajn homojn, ne nur por protekti unuopan personon, sed ankaŭ por eviti disvastigon de la infekto al aliaj homoj. Do oni argumentas ke estas morala devo akcepti vakcinadon.

sigkalis (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2009, 11:15:53

En Litovio unu knabo mortis por la gripo, sed mi legis, ke nova vakcino estas ne esplorita. En televido diris, ke ĉi-gripo ne estas danĝera kaj la knabo mortis por la komplikaĵoj, sed ne por la gripo.

nikko (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2009, 11:52:21

Mi ne vakciniĝas eĉ de ordinara gripo kaj preferas esti singardema. Porti buŝ-tukon, manĝi cepon kaj fruktojn, ne viziti homoplenajn lokojn. Kiel homsidulo mi ne tre riskas. Vakciniĝi dum epidemio estas eĉ pli danĝere, ĉar vakcino estas mafortigita ekzemplero de viruso. Vintre vi povas morti eĉ pro ĝi, kaj se vi simple malvarmumos en strato vakcino povas mortigi vin.

darkweasel (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2009, 15:39:09

La porka gripo estas malpli danĝera ol la normala gripo! Kial ni tuj prenu vakcinojn kontraŭ io fakte nedanĝera?

Eddycgn (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2009, 16:19:41

darkweasel:La porka gripo estas malpli danĝera ol la normala gripo! Kial ni tuj prenu vakcinojn kontraŭ io fakte nedanĝera?
Estis jam multe da mortintoj en la mondo.
Kial ne vakciniĝi kontraŭ ambaŭ? En germanio estas senpage se oni estas asekurata.
Mi vakcinigiĝitas (?) kaj ne sentis nenian reagon. rideto.gif

dobri (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2009, 17:25:14

Kiel jam skribis darkweasel, pro normala gripo estas nun certe pli da mortintoj ol pro la porka gripo.
Kial ne vakciniĝi? Ankaŭ pro tio, ke en mia lando tio ne estas senpaga, plu estas malmulte da vakcinoj, ne ekzistas vakcino kontraŭ ĉiuj tipoj de gripo kaj la vakcinado tamen povas esti iom danĝera.

darkweasel (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2009, 18:27:42

Eddycgn:
Mi vakcinigiĝitas (?) kaj ne sentis nenian reagon. rideto.gif
"estas vakcinita", "vakciniĝis" aŭ "vakcinitas" (prefere la unuan, ĝi estas la plej facile komprenebla). -iĝ-[a|i|o]t- neniam eblas. Krome, repensu pri la duobla neo, kiun vi metis en tiun frazon - ĉu vi vere intencis, ke vi ja sentis reagon?

Mi tamen sentas nenian bezonon de tia vakciniĝo, kaj per si mem ĝi povas jam danĝeri min. Mi ne bone scias, ĉu tio estas senpaga en Aŭstrujo, ĉar mi aĝas nur 15 jarojn kaj do miaj gepatroj ĝis nun pagas ĉion tian.

לראש הדף