目次へ

Porkagripo

Eddycgn,2009年11月22日の

メッセージ: 27

言語: Esperanto

riveranino (プロフィールを表示) 2009年11月30日 11:57:57

Saluton! Se oni kredu revuojn, en Ukrainio pro ĉi tiu gripo mortis kelkcent homoj. Sed ĉiujare malsanuloj mortas pro postgripaj komplikaĵoj. Mi ne povas diri, ĉu vere la situacio estas tiel danĝera. Dum tri semajnoj la lernejoj estis kvarantenigitaj. Nun ĉiuj lernantoj devas porti buŝ-tukojn, sed fakte malmultaj tiel faras, almenaŭ en mia universitato.
Koncerne vakciniĝo mi konsentas kun nikko, ke dum epidemio tio estus nur plia danĝero.
PS. Vi estas bonvenaj korekti eblajn erarojn. rideto.gif

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年12月6日 18:21:16

riveranino:Saluton! Se oni kredu revuojn, en Ukrainio pro ĉi tiu gripo mortis kelkcent homoj. Sed ĉiujare malsanuloj mortas pro postgripaj komplikaĵoj. Mi ne povas diri, ĉu vere la situacio estas tiel danĝera. Dum tri semajnoj la lernejoj estis kvarantenigitaj. Nun ĉiuj lernantoj devas porti buŝ-tukojn, sed fakte malmultaj tiel faras, almenaŭ en mia universitato.
Koncerne vakciniĝo mi konsentas kun nikko, ke dum epidemio tio estus nur plia danĝero.
PS. Vi estas bonvenaj korekti eblajn erarojn. rideto.gif
Mi legis hodiaŭ pri epidemio en rusio en la urbo Saratovo. Ĉu vi scias kio okazas tie?
Porkagripo aŭ alia malsano?

oksigeno (プロフィールを表示) 2009年12月9日 0:24:52

darkweasel:La porka gripo estas malpli danĝera ol la normala gripo! Kial ni tuj prenu vakcinojn kontraŭ io fakte nedanĝera?
Ĉar ni ĉiuj devas subteni la povra Roche, kiu multe elspezis por la panika propagando, kompatinda malgajo.gif

EL_NEBULOSO (プロフィールを表示) 2009年12月26日 7:40:52

Mi estis vakcinita (senpage) ĉar mi laboras en malsanejo.

novatago (プロフィールを表示) 2009年12月26日 8:47:32

Ĉu iu vidis tiun ĉi videon (elektu tie lingvon komprenatan de vi)?. Ĝi estas filmo, kiu daŭras 50 minutojn kaj informas pri la afero. Ĝi multe maltrankviligas ploro.gif.

Ĝis, Novatago.

Jes (プロフィールを表示) 2009年12月26日 9:31:56

Nu, mi ne estas maltrankvila. Sed mi lavas miajn manojn antaŭ manĝado, mi baniĝas ktp. Eble nur bazaj preventaĵoj estas sufiĉa

novatago (プロフィールを表示) 2009年12月26日 12:35:46

Jes:Nu, mi ne estas maltrankvila.
La maltrankviligaĵo ne estas la gripo, ĉar ĝi estas preskaŭ sendanĝera. La timinda afero estas ĝia origino.

Ĝis, Novatago.

先頭にもどる