Till sidans innehåll

Frazo el Radio Verda

av arkadio, 22 november 2009

Meddelanden: 5

Språk: Esperanto

arkadio (Visa profilen) 22 november 2009 14:29:18

En epizodo 153 el Radio Verda http://radioverda.com/programoj/2009/10/24/rv153... farante la unuan artikolon, Karlina ŝajnas diri

"Kompreneble, por efektivigi ĉi tiun teknologion necesus ne nur vasta-ĝi-statigo de komumikaj ..."

Ĉu me audis ĝuste? Kion signifas "ĝi" ĉe tiu loko?

tommjames (Visa profilen) 22 november 2009 15:09:39

Mi ĵus aŭskultis la sondosieron. Mi kredas ke la koncerna vorto estas ĝisdatigo, kiu signifas "update", de la angla.

arkadio (Visa profilen) 22 november 2009 15:43:17

tommjames:Mi ĵus aŭskultis la sondosieron. Mi kredas ke la koncerna vorto estas ĝisdatigo, kiu signifas "update", de la angla.
Dankon. Nun mi komprenas.

Rogir (Visa profilen) 22 november 2009 18:54:30

Krome, ili verŝajne diris 'ĉi tiun' kaj ne 'ĉi tion'.

arkadio (Visa profilen) 22 november 2009 22:03:13

Rogir:Krome, ili verŝajne diris 'ĉi tiun' kaj ne 'ĉi tion'.
Dankon Rogir. Vi estas prava. Mi redaktos la frazon. (Mi estu justa al Karlina.)

Tillbaka till toppen