본문으로

"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?

글쓴이: Junpe, 2009년 11월 22일

글: 9

언어: Esperanto

Junpe (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 2:34:10

"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?

Kio estas la verbo? (Kiel estus, se oni uzas verbon?)

arkadio (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 2:49:41

Junpe:"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?

Kio estas la verbo? (Kiel estus, se oni uzas verbon?)
Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"

Junpe (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 3:42:23

arkadio:Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"
Dankon!
Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?". demando.gif

Matthieu (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 3:59:13

Eble tio estas mallongigo de “Kio okazas pri tio?”

Ĉu vi povas diri, kie vi vidis tiun frazon? Eble kunteksto helpos.

arkadio (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 4:03:20

Junpe:
arkadio:Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"
Dankon!
Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?". demando.gif
Eble, ambaŭ versioj estas ĝustaj. Oni eble dirus "Kio pri tio" ĉar ne estas verbo. Aliflanke, oni povus uzi "Kion pri tio" ĉar la verbo estas implicita.

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 4:17:50

Junpe:Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?".
Eble oportunas en parolado. Miaopinie ankaŭ Kion pri tio? estas akceptinda.

Ankaŭ eblas diri Kio, do?Kion, do?

Junpe (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 4:38:34

Mutusen:Eble tio estas mallongigo de “Kio okazas pri tio?”

Ĉu vi povas diri, kie vi vidis tiun frazon? Eble kunteksto helpos.
-Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.
-Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
-Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro.

el angla romano La cashundo de la Baskerviloj (Ŝerloko Holmso) tradukita de William Auld.

arkadio (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 5:27:26

-Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.
-Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
-Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro.

el angla romano La cashundo de la Baskerviloj (Ŝerloko Holmso) tradukita de William Auld.
Ĉe tiu kunteksto, "Sed kio pri..." signifas "Sed kio estas via opinio pri la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu estas la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu ni konsideru la eblecon, ke..." aŭ "Sed kion faru en la okazo, ke..."

Junpe (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 6:05:32

arkadio:Ĉe tiu kunteksto, "Sed kio pri..." signifas "Sed kio estas via opinio pri la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu estas la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu ni konsideru la eblecon, ke..." aŭ "Sed kion faru en la okazo, ke..."
Koran dankon pro via respondo! Ĝi helpas.

다시 위로