Al la enhavo

ve al vi!

de victornino, 2009-novembro-22

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

russ (Montri la profilon) 2009-decembro-18 22:33:49

darkweasel:
russ:
nikko:Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.
Malpli imprese vidi kontraŭgejan sintenon en Esperantujo, kun sensenca komparo al ŝtelado kaj mortigado. malgajo.gif
Sed la biblio ja - laŭsence, certe ne laŭvorte - diras ĝuste tion, ĉu ne?
Dependi de la interpretisto. Certe oni povas trovi vortojn por pravigi multajn diversajn vidpunktojn en tiu libro.

Sed mi ne celis komenci biblian diskuton. Mi verŝajne miskomprenis la celon de la mesaĝo, al kiu mi unue respondis, kaj mi pardonpetas pro la miskompreno.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-19 04:21:33

russ:
darkweasel:
russ:
nikko:Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio. ...fek al samseksemumo!
Malpli imprese vidi kontraŭgejan sintenon en Esperantujo, kun sensenca komparo al ŝtelado kaj mortigado. malgajo.gif
Sed la biblio ja - laŭsence, certe ne laŭvorte - diras ĝuste tion, ĉu ne?
Dependi de la interpretisto. Certe oni povas trovi vortojn por pravigi multajn diversajn vidpunktojn en tiu libro.
Oni ne devas esti tiel interpretema por legi la Biblion, kiel kontraŭgejan.

(Genezo 2:23-24) Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

(Levidoj 18:22) Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo.

(Romanoj 1:26-27) Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.

(Timoteo 3:2) Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,

Reen al la supro