Ujumbe: 8
Lugha: Esperanto
Ote (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 5:55:27 alasiri
Saluton!
Se
Krome, kiam oni uzas komon? "Mi pensis, ke…" aŭ "Mi pensis ke…"?
Dankon!
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 5:58:27 alasiri
Vi povas legi pri tio en ĉi tiu paĝo de PMEG.
Ote (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 6:05:55 alasiri
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 7:40:08 alasiri
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 6:00:10 asubuhi
Ankaŭ, se vi uzis "oni" en se-subfrazo, uzu
"oni" en la ĉefa subfrazo:
Se oni legas la vortojn de la himno "La Espero", oni vidas "En la mondon venis nova sento".
Anstataŭ "oni" vi povas uzi "ni" aŭ "vi" laŭplaĉe, sed la saman pronomon en ambaŭ subfrazoj.
"Ne estis bezona" signifas pasintecon, sed ĉu tempon kiam oni skribis la himnon "La Espero" aŭ kiam vi "kredis"?
"Ne estas bezona" signifas ĉi tie ajnan tempon - nunan, pasintecon aŭ estontecon.
En rusa lingvo oni uzas komojn pli ofte, ol en Esperanto, en la franca malpli ofte ol en la rusa. Certaj reguloj ne uzado de komo en Esperanto ne estas, uzu ĝin proksimume same kiel en la franca.
PMEG:Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo, kaj anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas. Komo estas ankaŭ uzata antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= tri komo unu kvar).
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 2:25:06 alasiri
Ote (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 2:53:43 alasiri
sergejm:Ankaŭ, se vi uzis "oni" en se-subfrazo, uzu "oni" en la ĉefa subfrazo:Fakte, ĝi estas eraro france ankaŭ.
Se oni legas la vortojn de la himno "La Espero", oni vidas "En la mondon venis nova sento".
Anstataŭ "oni" vi povas uzi "ni" aŭ "vi" laŭplaĉe, sed la saman pronomon en ambaŭ subfrazoj.
sergejm:"Ne estis bezona" signifas pasintecon, sed ĉu tempon kiam oni skribis la himnon "La Espero" aŭ kiam vi "kredis"?Mi konsentas, dankon.
"Ne estas bezona" signifas ĉi tie ajnan tempon - nunan, pasintecon aŭ estontecon.
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 3:34:08 alasiri
ĝi estas eraronĝi estas eraro