Al la enhavo

Kial -n kun "en" en "La Espero"?

de Ote, 2009-novembro-23

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Ote (Montri la profilon) 2009-novembro-23 17:55:27

Ĝi estas mia unua mesaĝo en la forumo, do bonvolu rimarkigi al mi la erarojn (mi estas komencanto).

Saluton!

Se oni ni legas la parolojn vortojn de la himno "La Espero", ni vidas "En la mondon venis nova sento". Mi kredis, ke la akuzativo ne estis estas bezona post prepozicio. Ĉu mi eraras?
Krome, kiam oni uzas komon? "Mi pensis, ke…" aŭ "Mi pensis ke…"?

Dankon!

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-23 17:58:27

La finaĵo "n" tie signifas ke la nova sento venis al pozicio ene de la mondo. Tiel la akuzativo montras direkton.

Vi povas legi pri tio en ĉi tiu paĝo de PMEG.

Ote (Montri la profilon) 2009-novembro-23 18:05:55

Via paĝo estas klara kaj nun mi komprenas. Dankon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-23 19:40:08

Kvankam mi tre provis, mi nur trovis unu eraron en via mesaĝo: 'Mi kredis, ke la akuzativo ne estis' devas esti 'Mi kredis, ke la akuzativo ne estas'. Bonvenon ĉe lernu!

sergejm (Montri la profilon) 2009-novembro-24 06:00:10

Oni kutime diras "vortoj de la himno".
Ankaŭ, se vi uzis "oni" en se-subfrazo, uzu
"oni" en la ĉefa subfrazo:
Se oni legas la vortojn de la himno "La Espero", oni vidas "En la mondon venis nova sento".
Anstataŭ "oni" vi povas uzi "ni" aŭ "vi" laŭplaĉe, sed la saman pronomon en ambaŭ subfrazoj.
"Ne estis bezona" signifas pasintecon, sed ĉu tempon kiam oni skribis la himnon "La Espero" aŭ kiam vi "kredis"?
"Ne estas bezona" signifas ĉi tie ajnan tempon - nunan, pasintecon aŭ estontecon.

En rusa lingvo oni uzas komojn pli ofte, ol en Esperanto, en la franca malpli ofte ol en la rusa. Certaj reguloj ne uzado de komo en Esperanto ne estas, uzu ĝin proksimume same kiel en la franca.
PMEG:Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo, kaj anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas. Komo estas ankaŭ uzata antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= tri komo unu kvar).

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-24 14:25:06

Certaj reguloj ne uzado de komo en Esperanto ne estas
Vi malpravas. Ili estas en la PMEG, ekzemple tie, tie kaj tie. Sed vere malmultaj, nek mi, senerare regas ilin.

Ote (Montri la profilon) 2009-novembro-24 14:53:43

sergejm:Ankaŭ, se vi uzis "oni" en se-subfrazo, uzu "oni" en la ĉefa subfrazo:
Se oni legas la vortojn de la himno "La Espero", oni vidas "En la mondon venis nova sento".
Anstataŭ "oni" vi povas uzi "ni" aŭ "vi" laŭplaĉe, sed la saman pronomon en ambaŭ subfrazoj.
Fakte, ĝi estas eraro france ankaŭ.

sergejm:"Ne estis bezona" signifas pasintecon, sed ĉu tempon kiam oni skribis la himnon "La Espero" aŭ kiam vi "kredis"?
"Ne estas bezona" signifas ĉi tie ajnan tempon - nunan, pasintecon aŭ estontecon.
Mi konsentas, dankon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-24 15:34:08

ĝi estas eraron
ĝi estas eraro

Reen al la supro