Al la enhavo

IJS 2010 en Hungario

de Aeldona, 2009-novembro-26

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Aeldona (Montri la profilon) 2009-decembro-03 05:02:18

Bedaurinde nia hejmpaĝo (http://ijs.hu) nun ne estas atingebla.
Ni laboras por tio, ke tiu problemo ju pli frue solviĝu.
Verŝajne dauros semajnojn ĝis vi denove povos uzi ĝin, ni petas vian paciecon.

La unua limdato de nia venontjara unusemajna renkotiĝo, la Internacia Junulara Semajno estas nur la 31-an de januaro 2010, do vi ne maltrafos ion ajn rilate al tio!

Tuj kiam la hejmpaĝo refunkcios ni skribos ĉi tien.

La grupo de HEJ

Aeldona (Montri la profilon) 2009-decembro-16 17:29:09

Nia hejmpaĝo jam denove estas atingebla ĉe www.ijs.hu. Vi denove povas aliĝi al IJS surrete - [url=http://ijs.hu/aliĝilo2010/ijs2010aliĝilo.html]ĈI TIE[/url]!

Eblos aliĝi ankaŭ dum kelkaj Esperantaj aranĝoj kiel ekzemple JES, IS, NR; vi serĉu la paperajn aliĝilojn.

grupo de HEJ

Gradski (Montri la profilon) 2010-januaro-08 00:06:50

Memoru ke IJK 2010 estos en Kubo fine de Julio Komence de aŭgusto sal.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-08 00:11:39

Mi jam antaŭaliĝis kiel numero 1 por la IJK. Kaj mi bedaŭras diri, ke mi verŝajnege ne partoprenos IJSon pro aliaj interesaj aferoj.

Aeldona (Montri la profilon) 2010-junio-18 07:51:27

Saluton, ĉiuj!

Se vi volas veni al IJS 2010, sed ankoraŭ ne aliĝis, ni konsilas, ke vi faru tion ĝis la 30a de junio, ĉar ĉi tiam la aliĝo estas pli malmultkosta ankoraŭ. okulumo.gif

La hejmpaĝo de IJS: http://www.ijs.hu

Salutas vin
la Organizanta teamo de HEJ

Dozorca (Montri la profilon) 2010-junio-18 12:32:04

do oni devas veturi okulumo.gif

tejooficejo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 12:11:55

Salutojn kara partoprenintoj de IJS 2010!

Vi certe nun spertas gravan post-kongresan sindromon, kaj vi ŝategus ankoraŭ iom bambumadi, kasinumi aŭ akvobatalegi. Vi certe havas impreson ke vi spertis nekredeblan aranĝon! Kaj tiun senton vi volegas diskonigi al malfeliĉuloj kiuj ne estis tie.

Ne hezitu!! Sendu kontribuaĵojn al TEJO-tutmonde rakontante vian sperton de la aranĝo! Senhezite pretigu artikolon, eĉ se vi ne multe fidas vian lingvonivelon.

Fartu bone ĝis la venonta IJS!

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 12:33:08

tejooficejo:Salutojn kara partoprenintoj de IJS 2010!

Vi certe nun spertas gravan post-kongresan sindromon, kaj vi ŝategus ankoraŭ iom bambumadi, kasinumi aŭ akvobatalegi.
Bedaŭrinde, mi estas tro maljuna por helpi vin, sed kasinumi? Kion ekzakte tio signifas?!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-01 08:46:42

Chainy:
tejooficejo:Salutojn kara partoprenintoj de IJS 2010!

Vi certe nun spertas gravan post-kongresan sindromon, kaj vi ŝategus ankoraŭ iom bambumadi, kasinumi aŭ akvobatalegi.
Bedaŭrinde, mi estas tro maljuna por helpi vin, sed kasinumi? Kion ekzakte tio signifas?!
Saluton!,

ĉu vi partoprenis IJS-n? tiam okazis kasina vespere, sekvita de aŭkcioj.

33 ne estas tro aĝa por kontribui al TEJO-tutmonde ridulo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-01 09:40:48

jan aleksan:Saluton!,

ĉu vi partoprenis IJS-n? tiam okazis kasina vespere, sekvita de aŭkcioj.

33 ne estas tro aĝa por kontribui al TEJO-tutmonde ridulo.gif
Ne, bedaŭrinde mi neniam partoprenis IJS-n. Ĉu vi celas 'kaZina vespero'? Tio sonas iom strange al mi kiel anglo - 'kazino' en la angla signifas nur loko, kie oni monludas kaj ĝenerale malgajnas sian monon... Sed ŝajne ĝi havas pli ampleksan signifon en Esperanto. Mi rimarkis en ReVo, ke 'kazino' signifas "Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj (dancoj, monludoj kc) precipe en kurac- aŭ banurboj". Tio estas, 'kazino' ŝajne ne nepre estas ligita kun monludoj ktp, sed ĝi estas iaspeca ejo por diversaj distraĵoj... Tio estas interesa - ŝajne "Casino" havas tian pli ampleksan sencon ankaŭ en la franca - kiam mi estas en Francio mi ofte vidas 'Casino', eĉ se tute ne aspektas kiel 'Casino' en la angla senco de la vorto! Tio tre konfuzis min - unue, mi pensis, ke eble francoj tre ŝatas vetludi! ridulo.gif

Kion vi celas pri 'aŭkcioj'? Kion oni povas aĉeti ĉe tiaj eventoj?

Reen al la supro