הודעות: 22
שפה: Esperanto
Aeldona (הצגת פרופיל) 3 בדצמבר 2009, 05:02:18
Ni laboras por tio, ke tiu problemo ju pli frue solviĝu.
Verŝajne dauros semajnojn ĝis vi denove povos uzi ĝin, ni petas vian paciecon.
La unua limdato de nia venontjara unusemajna renkotiĝo, la Internacia Junulara Semajno estas nur la 31-an de januaro 2010, do vi ne maltrafos ion ajn rilate al tio!
Tuj kiam la hejmpaĝo refunkcios ni skribos ĉi tien.
La grupo de HEJ
Aeldona (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2009, 17:29:09
Eblos aliĝi ankaŭ dum kelkaj Esperantaj aranĝoj kiel ekzemple JES, IS, NR; vi serĉu la paperajn aliĝilojn.
grupo de HEJ
Gradski (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 00:06:50
Rogir (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 00:11:39
Aeldona (הצגת פרופיל) 18 ביוני 2010, 07:51:27
Se vi volas veni al IJS 2010, sed ankoraŭ ne aliĝis, ni konsilas, ke vi faru tion ĝis la 30a de junio, ĉar ĉi tiam la aliĝo estas pli malmultkosta ankoraŭ.
La hejmpaĝo de IJS: http://www.ijs.hu
Salutas vin
la Organizanta teamo de HEJ
Dozorca (הצגת פרופיל) 18 ביוני 2010, 12:32:04
tejooficejo (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2010, 12:11:55
Vi certe nun spertas gravan post-kongresan sindromon, kaj vi ŝategus ankoraŭ iom bambumadi, kasinumi aŭ akvobatalegi. Vi certe havas impreson ke vi spertis nekredeblan aranĝon! Kaj tiun senton vi volegas diskonigi al malfeliĉuloj kiuj ne estis tie.
Ne hezitu!! Sendu kontribuaĵojn al TEJO-tutmonde rakontante vian sperton de la aranĝo! Senhezite pretigu artikolon, eĉ se vi ne multe fidas vian lingvonivelon.
Fartu bone ĝis la venonta IJS!
Chainy (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2010, 12:33:08
tejooficejo:Salutojn kara partoprenintoj de IJS 2010!Bedaŭrinde, mi estas tro maljuna por helpi vin, sed kasinumi? Kion ekzakte tio signifas?!
Vi certe nun spertas gravan post-kongresan sindromon, kaj vi ŝategus ankoraŭ iom bambumadi, kasinumi aŭ akvobatalegi.
jan aleksan (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2010, 08:46:42
Chainy:Saluton!,tejooficejo:Salutojn kara partoprenintoj de IJS 2010!Bedaŭrinde, mi estas tro maljuna por helpi vin, sed kasinumi? Kion ekzakte tio signifas?!
Vi certe nun spertas gravan post-kongresan sindromon, kaj vi ŝategus ankoraŭ iom bambumadi, kasinumi aŭ akvobatalegi.
ĉu vi partoprenis IJS-n? tiam okazis kasina vespere, sekvita de aŭkcioj.
33 ne estas tro aĝa por kontribui al TEJO-tutmonde
Chainy (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2010, 09:40:48
jan aleksan:Saluton!,Ne, bedaŭrinde mi neniam partoprenis IJS-n. Ĉu vi celas 'kaZina vespero'? Tio sonas iom strange al mi kiel anglo - 'kazino' en la angla signifas nur loko, kie oni monludas kaj ĝenerale malgajnas sian monon... Sed ŝajne ĝi havas pli ampleksan signifon en Esperanto. Mi rimarkis en ReVo, ke 'kazino' signifas "Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj (dancoj, monludoj kc) precipe en kurac- aŭ banurboj". Tio estas, 'kazino' ŝajne ne nepre estas ligita kun monludoj ktp, sed ĝi estas iaspeca ejo por diversaj distraĵoj... Tio estas interesa - ŝajne "Casino" havas tian pli ampleksan sencon ankaŭ en la franca - kiam mi estas en Francio mi ofte vidas 'Casino', eĉ se tute ne aspektas kiel 'Casino' en la angla senco de la vorto! Tio tre konfuzis min - unue, mi pensis, ke eble francoj tre ŝatas vetludi!
ĉu vi partoprenis IJS-n? tiam okazis kasina vespere, sekvita de aŭkcioj.
33 ne estas tro aĝa por kontribui al TEJO-tutmonde
Kion vi celas pri 'aŭkcioj'? Kion oni povas aĉeti ĉe tiaj eventoj?