前往目錄

IJS 2010 en Hungario

貼文者: Aeldona, 2009年11月26日

訊息: 22

語言: Esperanto

Aeldona (顯示個人資料) 2009年11月26日下午3:13:56

Jam eblas aliĝi al IJS 2010! rideto.gif

IJS 2010 okazos en Hungario en Pécs dum aŭg. 3-8. Vi povas rigardi la kotiztabelon ĉi tie kaj aliĝi [url= http://tinyurl.com/ijs2010]ĈI TIE[/url]. Antaŭpagi eblos dum JES kaj aliaj esperantaj aranĝoj ĉe reprezentantoj de HEJ (Hungara Esperanto-Junularo).

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias kio IJS estas: klaku ĉi tie. okulumo.gif

Matthieu (顯示個人資料) 2009年11月26日下午4:55:34

Ve, mi ŝatus aliĝi, sed venontsomere mi verŝajne devus labori. ploro.gif

Rogir (顯示個人資料) 2009年11月26日下午6:09:25

Kiam mi scios certe ke mi ne estos okupata tiam mi tuj aliĝos!

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年11月26日下午8:08:42

Saluton kara Aeldona,

La dua ligilo misfunkcias. ĉar lernu aŭtomate ŝanĝas g+x en ĝ!

Rogir (顯示個人資料) 2009年11月26日下午9:44:40

Feliĉe la ICANN baldaǔ enkondukos internaciajn literojn en retadresoj.

Aeldona (顯示個人資料) 2009年11月27日下午3:30:00

Mutusen:Ve, mi ŝatus aliĝi, sed venontsomere mi verŝajne devus labori. ploro.gif
Mi ege bedaŭras tion, Mutusen. malgajo.gif
Eble vi povus peti kelkajn feriajn tagojn al via laborejo, ĉu ne? Mi esperas ke jes. ridulo.gif Vi povas veni ankaŭ por nur du-tri tagoj.

Aeldona (顯示個人資料) 2009年11月27日下午3:31:20

Rogir:Kiam mi scios certe ke mi ne estos okupata tiam mi tuj aliĝos!
Mi ĝoja pro tio, Rogir. rideto.gif Mi esperas ke vi povos veni viziti nin kaj amuziĝi kun ni. okulumo.gif

Aeldona (顯示個人資料) 2009年11月27日下午3:33:21

jan aleksan:Saluton kara Aeldona,

La dua ligilo misfunkcias. ĉar lernu aŭtomate ŝanĝas g+x en ĝ!
Ho, dankon, jan. Mi jam riparis tion, nun eblas aliĝi rekte per tiu ligilo. ridulo.gif

StelaB (顯示個人資料) 2009年11月27日下午4:52:36

Mi aliĝis hieraŭ rido.gif Mi esperas revidi vin ĉiujn en Hungario sal.gif Stela

Aeldona (顯示個人資料) 2009年11月29日下午5:41:33

StelaB:Mi aliĝis hieraŭ rido.gif Mi esperas revidi vin ĉiujn en Hungario sal.gif Stela
Mi ĝojas pri vi. okulumo.gif

回到上端