前往目錄

Slango au Jhargono?

貼文者: Chainy, 2009年11月26日

訊息: 2

語言: Esperanto

Chainy (顯示個人資料) 2009年11月26日下午9:39:30

Eble jam estis tiu demando multfoje. Mi provis serchi en tiu chi foromo, sed mi nenion trovis.

Al mi tre plachas la retpagharo [url=http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ĉefpaĝo]La Bona Lingvo[/url] kaj tie oni tradukas la anglajn vortojn 'slang' kaj 'jargon' tielmaniere:
slang·o [zam] → (en la senco de ĵargono, socia dialekto) ĵargon·o [1oa], soci·a dialekt·o; (en la senco de faklingv(aĵ)o) fak·lingv·(aĵ·)o.

La vorto "slango" do estu nur uzata en la senco de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo.
Tio estas, lau 'La Bona Lingvo' la tradukoj EN-EO devus esti:

jargon = faklingvajho au faklingvo (kiam oni parolas pri fakaj vortoj)

slang = 1.jhargono (socia dialekto, kiam la vortoj ne estas vulgaraj) - ekzemple, "I'm chuffed" (Tre ghoja) 2. slango (kiam la vortoj estas vulgaj) - ekzemple, "Piss off!" (Foriru!, sed iomete pli vulgare.. Mi ne scias tiajn vortojn en Esperanto ridulo.gif

Shajnas al mi, ke multaj homoj ne uzas tiujn vortojn tielmaniere. Mi certe ofte legas la vorton 'slango' en la senco de nevulgara socia dialekto. Sed, chu tio pravas?

Miland (顯示個人資料) 2009年11月26日下午10:10:28

Vi pravas. Slango ne devas signifi nur fi-vortojn.

回到上端