Anglaj dirmanieroj en lernu
kelle poolt gardisto, 28. november 2009
Postitused: 8
Keel: Esperanto
gardisto (Näita profiili) 28. november 2009 14:36.24
"kio estas via nomo?" anstataŭ "kia estas via nomo?" -PIV-a formo- aŭ simple "kiel vi nomiĝas?"
"mi ne pensas ke mi + futuro" anstataŭ "mi pensas ke mi ne"
Ĉi tiu lasta esprimo estas vere grava eraro kaj nur angla dirmaniero. Bonvolu korekti Zam kiam li parolas tiel...
Alia angla dirmaniero (oni uzas "dum" kontraú "for")
"mi studas esperanton dum 20 jaroj" anstataú "mi studas esperanton jam de antaŭ 20 jaroj"
Rogir (Näita profiili) 28. november 2009 17:17.52
Matthieu (Näita profiili) 28. november 2009 18:47.40
Sed mi havas du demandojn: kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Kaj kial “Kia estas via nomo?” signifus la samon, kiel “Kiel vi nomiĝas?”? Laŭ mia kompreno, al tiu demando oni devus respondi “Mia nomo estas longa/malbela/greka/ktp.”
(Espereble mi ne lanĉis senfinan debaton. )
Frankouche (Näita profiili) 28. november 2009 19:20.15
Mutusen:kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?Eble ekzakte : paroloj, silaboj, sonoj.
horsto (Näita profiili) 29. november 2009 23:20.51
Mutusen:Do mi ne repondos tion.
Sed mi havas du demandojn: kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Kaj kial “Kia estas via nomo?” signifus la samon, kiel “Kiel vi nomiĝas?”? Laŭ mia kompreno, al tiu demando oni devus respondi “Mia nomo estas longa/malbela/greka/ktp.”
(Espereble mi ne lanĉis senfinan debaton. )
Mutusen:Aldone oni povas citi “ne devi”: oni ofte aŭdas “Mi ne devas fari tion” kiam la celata signifo fakte estas “Mi devas ne fari tion”.Mi neniam aŭdis "Mi devas ne fari tion".
Ĉu vi opinias ke tio estas bona kaj komprenebla maniero esprimi sin?
Ĉu ne "mi devas" postulas iun agadon?
La kutima maniero esprimi tion estas:
Oni ne permesas al mi fari tion.
Rogir (Näita profiili) 29. november 2009 23:56.39
horsto (Näita profiili) 30. november 2009 16:51.47
Rogir:Estas malsamaj la signifoj de la frazoj 'mi devas ne fari tion' kaj 'oni ne permesas al mi fari tion'. La unua ne temas pri iu ajn permeso, sed pri devo.Ĉu la devo "ne fari tion" ne estas malpermeso fari tion?
Rogir (Näita profiili) 30. november 2009 20:53.24