Til innholdet

Anglaj dirmanieroj en lernu

fra gardisto,2009 11 28

Meldinger: 8

Språk: Esperanto

gardisto (Å vise profilen) 2009 11 28 14:36:24

Kiel plurlingva instruisto, mi rimarkis la uzadon de anglaj dirmanieroj en la kursoj, ekzemple:

"kio estas via nomo?" anstataŭ "kia estas via nomo?" -PIV-a formo- aŭ simple "kiel vi nomiĝas?"

"mi ne pensas ke mi + futuro" anstataŭ "mi pensas ke mi ne"

Ĉi tiu lasta esprimo estas vere grava eraro kaj nur angla dirmaniero. Bonvolu korekti Zam kiam li parolas tiel...

Alia angla dirmaniero (oni uzas "dum" kontraú "for")

"mi studas esperanton dum 20 jaroj" anstataú "mi studas esperanton jam de antaŭ 20 jaroj"

Rogir (Å vise profilen) 2009 11 28 17:17:52

Dankon por la atentoj, mi provos ne uzi ilin.

Matthieu (Å vise profilen) 2009 11 28 18:47:40

Aldone oni povas citi “ne devi”: oni ofte aŭdas “Mi ne devas fari tion” kiam la celata signifo fakte estas “Mi devas ne fari tion”.

Sed mi havas du demandojn: kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Kaj kial “Kia estas via nomo?” signifus la samon, kiel “Kiel vi nomiĝas?”? Laŭ mia kompreno, al tiu demando oni devus respondi “Mia nomo estas longa/malbela/greka/ktp.”
(Espereble mi ne lanĉis senfinan debaton. okulumo.gif)

Frankouche (Å vise profilen) 2009 11 28 19:20:15

Mutusen:kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Eble ekzakte : paroloj, silaboj, sonoj.

horsto (Å vise profilen) 2009 11 29 23:20:51

Mutusen:
Sed mi havas du demandojn: kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Kaj kial “Kia estas via nomo?” signifus la samon, kiel “Kiel vi nomiĝas?”? Laŭ mia kompreno, al tiu demando oni devus respondi “Mia nomo estas longa/malbela/greka/ktp.”
(Espereble mi ne lanĉis senfinan debaton. okulumo.gif)
Do mi ne repondos tion.
Mutusen:Aldone oni povas citi “ne devi”: oni ofte aŭdas “Mi ne devas fari tion” kiam la celata signifo fakte estas “Mi devas ne fari tion”.
Mi neniam aŭdis "Mi devas ne fari tion".
Ĉu vi opinias ke tio estas bona kaj komprenebla maniero esprimi sin?
Ĉu ne "mi devas" postulas iun agadon?
La kutima maniero esprimi tion estas:
Oni ne permesas al mi fari tion.

Rogir (Å vise profilen) 2009 11 29 23:56:39

Estas malsamaj la signifoj de la frazoj 'mi devas ne fari tion' kaj 'oni ne permesas al mi fari tion'. La unua ne temas pri iu ajn permeso, sed pri devo.

horsto (Å vise profilen) 2009 11 30 16:51:47

Rogir:Estas malsamaj la signifoj de la frazoj 'mi devas ne fari tion' kaj 'oni ne permesas al mi fari tion'. La unua ne temas pri iu ajn permeso, sed pri devo.
Ĉu la devo "ne fari tion" ne estas malpermeso fari tion?

Rogir (Å vise profilen) 2009 11 30 20:53:24

Ne, devo ne ĉiam temas pri permeso, ankaǔ povas temi pri morala devo aǔ fizika devo.

Tibake til toppen