Al la enhavo

La lingvo de nenumereblaj derivaĵoj eblaj?

de mola_masxino, 2009-novembro-28

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

mola_masxino (Montri la profilon) 2009-novembro-28 19:30:58

Mi pensis, ke ĉar Esperanto havas tiom prefiksojn kaj sufiksojn... ne 'stus ebla, ke 'estas pli malfacila lerni Esperanton?

Aŭ, se oni konsiderus, ni havas sufiksojn, kiel "-eg-". Kun adjektivoj, la senco 'stas baza sama je la adverbo 'tre'. Mi opinias, ke Zamenhof donis al ni lingvon tre-tro-flekseblan, se li volis, ke Esperanto estos simplega. Ni povus kontinui kreinde novajn vortojn el tioj, kiojn ni havas ĝis la fino de tempo.

Bonvolu vi ekskuzus min - Mi babilis kun mia terura uzo de gramatiko ridego.gif

Do iel, mi opinias, ke la lingvo 'stas sufiĉe simpla. Ne 'stos problemo, se ni uzas la sistemon de derivaĵo al lia potencialo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-29 00:40:24

Bonvolu, ne fortranĉu per ' ĉion de nia bela lingvo ploro.gif
Nu, ja, eblas krei pli kaj pli da vortoj, sed tio estas bona, ĉu ne? Kiam ni bezonos novas vorton ĉar aperos nova aĵo, ni povas simple krei ĝin. Ne zorgu, vi paŝon post paŝo ekscios la belecon de tiu eblo. Mi mem ĉiam diras: la beleco ne estas en elpensi novan vorton, sed en esti komprenata kiam vi diras vorton antaǔe ne uzatan!

mola_masxino (Montri la profilon) 2009-novembro-29 01:30:58

Mi ĉiam fortranĉas la "e" el formoj de "esti" post vortoj, kioj finiĝas per vokalsonoj ĉar mi skribas, kiel mi parolas, kaj al mi ne stas (lango.gif) natura diri la "e" en tioj situacioj... Lingvo parolita nature stas pli bela, miaopinie.

Mi stas tre kreema, do mi ŝatas elpensi novajn manierojn ekspresi ideojn... Ankaŭ, mi frekvente volas uzi vortojn, sed mi ne povas trovi tradukojn por ili, aŭ mi ne ŝatas, kiojn ja ekzistas. malgajo.gif Do, stas pli facila krei ilin rideto.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2009-novembro-29 05:17:47

mola_maŝino:Mi ĉiam fortranĉas la "e" el formoj de "esti" post vortoj, kioj finiĝas per vokalsonoj ĉar mi skribas, kiel mi parolas, kaj al mi ne stas (lango.gif) natura diri la "e" en tiuj situacioj... Lingvo parolita nature stas pli bela, miaopinie.
Nu, vi devus paroli korekte, ĉar alimaniere neniu komprenos vin. La ideo estas paroli la lingvon kiel skribite.

—Ilhuıtemoc

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-29 11:46:20

R2D2 pravas, ekzemple via frazo:
mola_maŝino:
... kiel mi parolas, kaj al mi ne stas natura ...
estus ne komprenebla, ĉar oni aŭdus:
kiel mi parolas, kaj al mi nestas natura

Sxak (Montri la profilon) 2009-novembro-29 11:58:02

Moderigantoj! Aldonu varianton de la enketo: "Mi ne sukcesis kompreni la deliron de la aŭtoro"

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-29 12:16:01

Ŝak:Moderigantoj! Aldonu varianton de la enketo: "Mi ne sukcesis kompreni la deliron de la aŭtoro"
Bona ideo!

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-29 13:27:06

Ŝak:Moderigantoj! Aldonu varianton de la enketo: "Mi ne sukcesis kompreni la deliron de la aŭtoro"
deliron aŭ deziron ?

Sxak (Montri la profilon) 2009-novembro-29 14:24:03

Eddycgn:
Ŝak:Moderigantoj! Aldonu varianton de la enketo: "Mi ne sukcesis kompreni la deliron de la aŭtoro"
deliron aŭ deziron ?
DeLiron. Ĉar mi sukcesis kompreni la duan mesaĝon de la aŭtoro (kaj la 3an en tiu ĉi temo) kaj mi ne povas alie resumi ĝin
Mi scias, ke en la germanaj klavaroj Z troviĝas en iom alia loko, do la tajperaroj kun Z estas iom aliaj, sed en mia klavaro Z kaj L troviĝas tre malproksime unu de la alia ridulo.gif

PS Mi jam pripensas jenon: Eble ankaŭ mi kripligu mian prononcon, prenu en ĝin la plej malbonajn trajtojn el ĉiuj akĉentoj, kiujn mi aŭdis kaj poste mi skribu ĝin per la esperantaj literoj...

Sxak (Montri la profilon) 2009-novembro-29 14:48:20

mola_maŝino:Mi ĉiam fortranĉas la "e" el formoj de "esti" post vortoj, kioj finiĝas per vokalsonoj ĉar mi skribas, kiel mi parolas, kaj al mi ne stas (lango.gif) natura diri la "e" en tioj situacioj... Lingvo parolita nature stas pli bela, miaopinie.

Mi stas tre kreema, do mi ŝatas elpensi novajn manierojn ekspresi ideojn... Ankaŭ, mi frekvente volas uzi vortojn, sed mi ne povas trovi tradukojn por ili, aŭ mi ne ŝatas, kiojn ja ekzistas. malgajo.gif Do, stas pli facila krei ilin rideto.gif
Vi pravas! Ankav mi dicydis skribi kiilj mi paroles kaj mi dicydis paroli kiilj paroles rusaj kamincantaj ĉu alj vi plaĉes tia manijera ykspressi idejajn?
(certy ysperanta bizonas la literan Y por la rusa sona Ы)

Reen al la supro