Al la enhavo

Rekrutigi aŭ varbi?

de Chainy, 2009-novembro-29

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-29 18:33:34

Mi havas denove demandon... Laŭ mi, oni kutime uzas la verbon 'varbi' sed en ReVo mi ne vidas diferencon inter tiuj verboj... Ambaŭ verboj havas jenajn signifojn:

1. Fari per siaj instigoj, ke iu soldatiĝu.

2. Fari per siaj instigoj, ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino.

Interese, kial oni malofte uzas 'rekrutigi'? Ĉu vi uzas tiun ĉi verbon?

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-29 19:07:20

En tekstaro.com entute ne troviĝas la verbo 'rekrutigi'. La vorton 'rekruto' oni uzas tie nur en kunteksto de armeo. Ŝajnas, mi jam trovis la respondon al mia demando! ridulo.gif Sed estas strange, ke se oni legas nur ReVo oni povus pensi ke tiuj verboj havas la saman signifon...

Kaj, se 'rekruto' estas ĉefe por soldatoj, kial oni ne uzas pli ofte 'rekrutigi'?!

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-29 19:17:50

Kruta priskribas la malfacilecon de kiu oni grimpas deklivon; la vorto indikas ĝian proksimecon al la vertikala. Tial rekrutigi miaopinie povas esti ambigua, kaj varbi eble pli taŭgas por "igi personojn aliĝi movadon". Tamen mi ne kontraŭas la uzadon de rekrutigi.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-29 20:42:58

Rekrutigi venas de la vorto rekruto, nova militisto sen rango.

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-29 21:15:10

Rogir:Rekrutigi venas de la vorto rekruto, nova militisto sen rango.
Ĉu vere?! ridulo.gif
Miland:Kruta priskribas la malfacilecon de kiu oni grimpas deklivon
Tio estas interesa, mi ne pensis pri tio - kiel la rusa vorto 'krutoj'

Min interesas, kiel oni plej bone uzu tiujn verbojn. Mia ĝisnuna konkludo:

Rekruto - plejofte oni uzas ĉi vorton por 'ameaj rekrutoj'.

Varbito - Ĉi vorto varŝajne pli taŭgas, kiam oni aliĝas al grupoj, partioj aŭ doktrinoj.

En ĉiuj kuntekstoj, ŝajnas ke oni kutime uzas la verbon 'varbi'. La verbo 'rekrutigi' ŝajnas ne tre populara...

Sed, povas esti, ke mi ne pravas....

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-29 23:01:13

La plej grava Esperanto-germana vortaro de Krause proponas la transitivan verbon "rekruti". La signifo estas "voki al la armeo" (germane: einberufen).

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-29 23:57:54

Chainy:Ĉu vi uzas tiun ĉi verbon?
Mi mem preferas varbi/varbito ol rekrutigi/rekruto, nur pro tio ke mi trovas ilin pli belaj kaj facile prononceblaj. La diferenco en signifo inter la vortoj ŝajnas al mi pli malpli nedetektebla, do mi neniam uzas rekrutigi.

Reen al la supro