Rekrutigi aŭ varbi?
von Chainy, 29. November 2009
Beiträge: 7
Sprache: Esperanto
Chainy (Profil anzeigen) 29. November 2009 18:33:34
1. Fari per siaj instigoj, ke iu soldatiĝu.
2. Fari per siaj instigoj, ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino.
Interese, kial oni malofte uzas 'rekrutigi'? Ĉu vi uzas tiun ĉi verbon?
Chainy (Profil anzeigen) 29. November 2009 19:07:20
Kaj, se 'rekruto' estas ĉefe por soldatoj, kial oni ne uzas pli ofte 'rekrutigi'?!
Miland (Profil anzeigen) 29. November 2009 19:17:50
Rogir (Profil anzeigen) 29. November 2009 20:42:58
Chainy (Profil anzeigen) 29. November 2009 21:15:10
Rogir:Rekrutigi venas de la vorto rekruto, nova militisto sen rango.Ĉu vere?!
Miland:Kruta priskribas la malfacilecon de kiu oni grimpas deklivonTio estas interesa, mi ne pensis pri tio - kiel la rusa vorto 'krutoj'
Min interesas, kiel oni plej bone uzu tiujn verbojn. Mia ĝisnuna konkludo:
Rekruto - plejofte oni uzas ĉi vorton por 'ameaj rekrutoj'.
Varbito - Ĉi vorto varŝajne pli taŭgas, kiam oni aliĝas al grupoj, partioj aŭ doktrinoj.
En ĉiuj kuntekstoj, ŝajnas ke oni kutime uzas la verbon 'varbi'. La verbo 'rekrutigi' ŝajnas ne tre populara...
Sed, povas esti, ke mi ne pravas....
horsto (Profil anzeigen) 29. November 2009 23:01:13
tommjames (Profil anzeigen) 29. November 2009 23:57:54
Chainy:Ĉu vi uzas tiun ĉi verbon?Mi mem preferas varbi/varbito ol rekrutigi/rekruto, nur pro tio ke mi trovas ilin pli belaj kaj facile prononceblaj. La diferenco en signifo inter la vortoj ŝajnas al mi pli malpli nedetektebla, do mi neniam uzas rekrutigi.