Skip to the content

"Kafe Esperanto" en Parizo...

by Fa fafa, November 29, 2009

Messages: 12

Language: Esperanto

Fa fafa (User's profile) November 29, 2009, 8:37:21 PM

Post la sukcesa 7-a trinkejumado de la "Kafe Esperanto" jen la nova dato kaj adreso de tiu kunveno :

"
VENONTA RENDEVUO "Café Espéranto" EN PARIZO Okazos : Vendredo 8a janurao 2008 Loko : APOSTROPHE Café 23 rue Granges aŭ Belles PARIS (10a kvartelo) Metrostacioj : L2 (Colonel Fabien) L5 (Jacques Bonsergent) L7 (Chateau Landon) Ni havos videoprojekciilon, por esperanta informado, kaj muzika projekciado (de esperanto-muziko kun video aŭ karaokeo) !" Erikano

Baza principo de la "Kafe Esperanto" estas, ke oni alportu librojn, revuojn, varbkalendaretojn, ĉion kio povas helpi homojn malkovri esperanton, k seeble proponi e-metodon al la vizitantoj por ke la homoj povu memlerni rapide la bazajn aferojn. Do ne nur kunveno inter e-istoj por praktiki, sed ankaŭ (eĉ ĉefe) malferma al ekstera publiko por varbi.
Ĉiufoje pli malpli 30 homoj (maks. 40) partoprenis la eventon.
Lastokazinta estis en asocia trinkejo "La Komunumo" en la 12-a kvartalo, ĉe la Aligra strato, pro tio ke en ĝi anas Filipo Debrikso. Li estas freŝdata e-isto kiu multe aktivas en la kvartala asocia vivo. Li proponis, ke prepari manĝaĵojn vendotajn neprofitocele k petis helpon de mi por tio.
Erikano proponis, ke tiuj kiuj volas venu kun muzikinstrumento. Neniu venis kun propra instrumento, sed tamen troviĝis jam piano, kiu ne restis neuzita, ĉar ĝin malmutigis lerte Gijom' per originalaj kantoj en eo mem verkitaj k muzikigitaj. Antaŭ tio venis iom surprize, neatendite sed tre bonvene, muzikgrupo el Arlo, kiu plaĉe vigligis la etoson dum granda parto de la vespero helpe de simplaj, sed trafe muzikaj voĉo, gitaro k perkutilo. La zorge memfaritan manĝon ŝajne frandis la ĉeestantoj samtempe kiel la muzikon. Entute ĉeestis ŝajne samkvante e-istoj k nee-istoj, kio ebligis interesajn interŝanĝojn k diskutojn.

Ĝis baldaû

sal.gif

erikano (User's profile) November 30, 2009, 11:13:25 AM

Ankaŭ okazos baldaŭ en Parizo :

Koncerto de Jomo kaj Zamenhof-Festo

Je 14h30, en la 12-a kvartalo de Parizo
(19 Traversière-strato) :
- Zamenhof-Festo (kantoj, dancoj, dialogoj kaj bona humoro...) sekvota de
- koncerto de Jomo (legu en Vikipedio).

Senpaga eniro !

Informations / Informoj :

http://ifef.free.fr/afcecongres.htm

(Organizo : Fervojista Esperanto Asocio )

qwertz (User's profile) November 30, 2009, 12:29:42 PM

Ĉu vi aranĝos karaokeumo?

maratonisto (User's profile) November 30, 2009, 5:06:14 PM

qwertz:Ĉu vi aranĝos karaokeumo?
Mi volus transformi dosierojn .kfn en .mid aŭ .kar. Estas ebla? Al mi ŝajnas ke ne. Bedaŭrinde.

Fa fafa (User's profile) November 30, 2009, 8:46:29 PM

maratonisto:
qwertz:Ĉu vi aranĝos karaokeumo?
Mi volus transformi dosierojn .kfn en .mid aŭ .kar. Estas ebla? Al mi ŝajnas ke ne. Bedaŭrinde.
Ĉio eblas kun Esperanto, eĉ la karaokeumo ! okulumo.gif

qwertz (User's profile) November 30, 2009, 9:49:07 PM

Saluton,

Karafun Studio (ne senkosta Karafun Standard versiono) povas eksporti al:

- *.avi (ne taŭgas, tre granda video dosieroj)
- *.wmv (frostis tempstampoj, video formato)
- *.wav (ne taŭgas)
- *.wma (ne taŭgas)
- *.lrc (ne taŭgas)
- enhanced *.lrc (taŭgas, sed ne ĉ, ĥ, ĵ ktp. unikodo)
- *.srt (ne taŭgas)

Mi povos eksporti karafun *.kfn al tion formatoj.

Nur enhanced *.lrc taŭgas por silablo tempstampado interŝanĝo.

Karafun eksporto 1:14 minuto.

Kiel faras Karafun karaokeumo

Ekzistas alian senkosta karaokeilo, sed mi ne komprenas kiel faras karaokeo kun Yass karaokeilo.

www.yass-along.com

Gbx,

Fa fafa (User's profile) November 30, 2009, 11:04:25 PM

qwertz:Saluton,

Karafun Studio (ne senkosta Karafun Standard versiono) povas eksporti al:

- *.avi (ne taŭgas, tre granda video dosieroj)
- *.wmv (frostis tempstampoj, video formato)
- *.wav (ne taŭgas)
- *.wma (ne taŭgas)
- *.lrc (ne taŭgas)
- enhanced *.lrc (taŭgas, sed ne ĉ, ĥ, ĵ ktp. unikodo)
- *.srt (ne taŭgas)

Mi povos eksporti karafun *.kfn al tion formatoj.

Nur enhanced *.lrc taŭgas por silablo tempstampado interŝanĝo.

Karafun eksporto 1:14 minuto.

Kiel faras Karafun karaokeumo

Ekzistas alian senkosta karaokeilo, sed mi ne komprenas kiel faras karaokeo kun Yass karaokeilo.

www.yass-along.com

Gbx,
Ĉu vi partoprenos al la "Kafe Esperanto" aŭ al la Zamenhoffesto ? demando.gif

qwertz (User's profile) December 1, 2009, 7:55:30 AM

Fa fafa:
Ĉu vi partoprenos al la "Kafe Esperanto" aŭ al la Zamenhoffesto ? demando.gif
Mi respondis al demando de maratonisto.

Pardonu nej, mi ne povos partopreni ĉe aranĝoj el paris. (Mi for loĝas 900 km) Sed La Pafklik membroj scias eobo karaokeumo projekto.

erikano (User's profile) December 11, 2009, 11:37:13 AM


VENONTA RENDEVUO "Café Espéranto" EN PARIZO

Okazos : Vendredo 8a janurao 2008

Loko : APOSTROPHE Café

23 rue Granges aŭ Belles
PARIS (10a kvartelo)



Metrostacioj :
L2 (Colonel Fabien)
L5 (Jacques Bonsergent)
L7 (Chateau Landon)


Ni havos videoprojekciilon, por esperanta informado, kaj muzika projekciado (de esperanto-muziko kun video aŭ karaokeo) !

qwertz (User's profile) December 12, 2009, 4:28:26 PM

erikano:
Ni havos videoprojekciilon, por esperanta informado, kaj muzika projekciado (de esperanto-muziko kun video aŭ karaokeo) !
Tion sonas bone sal.gif

Back to the top