Ujumbe: 12
Lugha: Esperanto
Fa fafa (Wasifu wa mtumiaji) 29 Novemba 2009 8:37:21 alasiri
"
VENONTA RENDEVUO "Café Espéranto" EN PARIZO Okazos : Vendredo 8a janurao 2008 Loko : APOSTROPHE Café 23 rue Granges aŭ Belles PARIS (10a kvartelo) Metrostacioj : L2 (Colonel Fabien) L5 (Jacques Bonsergent) L7 (Chateau Landon) Ni havos videoprojekciilon, por esperanta informado, kaj muzika projekciado (de esperanto-muziko kun video aŭ karaokeo) !" Erikano
Baza principo de la "Kafe Esperanto" estas, ke oni alportu librojn, revuojn, varbkalendaretojn, ĉion kio povas helpi homojn malkovri esperanton, k seeble proponi e-metodon al la vizitantoj por ke la homoj povu memlerni rapide la bazajn aferojn. Do ne nur kunveno inter e-istoj por praktiki, sed ankaŭ (eĉ ĉefe) malferma al ekstera publiko por varbi.
Ĉiufoje pli malpli 30 homoj (maks. 40) partoprenis la eventon.
Lastokazinta estis en asocia trinkejo "La Komunumo" en la 12-a kvartalo, ĉe la Aligra strato, pro tio ke en ĝi anas Filipo Debrikso. Li estas freŝdata e-isto kiu multe aktivas en la kvartala asocia vivo. Li proponis, ke prepari manĝaĵojn vendotajn neprofitocele k petis helpon de mi por tio.
Erikano proponis, ke tiuj kiuj volas venu kun muzikinstrumento. Neniu venis kun propra instrumento, sed tamen troviĝis jam piano, kiu ne restis neuzita, ĉar ĝin malmutigis lerte Gijom' per originalaj kantoj en eo mem verkitaj k muzikigitaj. Antaŭ tio venis iom surprize, neatendite sed tre bonvene, muzikgrupo el Arlo, kiu plaĉe vigligis la etoson dum granda parto de la vespero helpe de simplaj, sed trafe muzikaj voĉo, gitaro k perkutilo. La zorge memfaritan manĝon ŝajne frandis la ĉeestantoj samtempe kiel la muzikon. Entute ĉeestis ŝajne samkvante e-istoj k nee-istoj, kio ebligis interesajn interŝanĝojn k diskutojn.
Ĝis baldaû
erikano (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2009 11:13:25 asubuhi
Koncerto de Jomo kaj Zamenhof-Festo
Je 14h30, en la 12-a kvartalo de Parizo
(19 Traversière-strato) :
- Zamenhof-Festo (kantoj, dancoj, dialogoj kaj bona humoro...) sekvota de
- koncerto de Jomo (legu en Vikipedio).
Senpaga eniro !
Informations / Informoj :
http://ifef.free.fr/afcecongres.htm
(Organizo : Fervojista Esperanto Asocio )
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2009 12:29:42 alasiri
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2009 5:06:14 alasiri
qwertz:Ĉu vi aranĝos karaokeumo?Mi volus transformi dosierojn .kfn en .mid aŭ .kar. Estas ebla? Al mi ŝajnas ke ne. Bedaŭrinde.
Fa fafa (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2009 8:46:29 alasiri
maratonisto:Ĉio eblas kun Esperanto, eĉ la karaokeumo !qwertz:Ĉu vi aranĝos karaokeumo?Mi volus transformi dosierojn .kfn en .mid aŭ .kar. Estas ebla? Al mi ŝajnas ke ne. Bedaŭrinde.
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2009 9:49:07 alasiri
Karafun Studio (ne senkosta Karafun Standard versiono) povas eksporti al:
- *.avi (ne taŭgas, tre granda video dosieroj)
- *.wmv (frostis tempstampoj, video formato)
- *.wav (ne taŭgas)
- *.wma (ne taŭgas)
- *.lrc (ne taŭgas)
- enhanced *.lrc (taŭgas, sed ne ĉ, ĥ, ĵ ktp. unikodo)
- *.srt (ne taŭgas)
Mi povos eksporti karafun *.kfn al tion formatoj.
Nur enhanced *.lrc taŭgas por silablo tempstampado interŝanĝo.
Karafun eksporto 1:14 minuto.
Kiel faras Karafun karaokeumo
Ekzistas alian senkosta karaokeilo, sed mi ne komprenas kiel faras karaokeo kun Yass karaokeilo.
www.yass-along.com
Gbx,
Fa fafa (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2009 11:04:25 alasiri
qwertz:Saluton,Ĉu vi partoprenos al la "Kafe Esperanto" aŭ al la Zamenhoffesto ?
Karafun Studio (ne senkosta Karafun Standard versiono) povas eksporti al:
- *.avi (ne taŭgas, tre granda video dosieroj)
- *.wmv (frostis tempstampoj, video formato)
- *.wav (ne taŭgas)
- *.wma (ne taŭgas)
- *.lrc (ne taŭgas)
- enhanced *.lrc (taŭgas, sed ne ĉ, ĥ, ĵ ktp. unikodo)
- *.srt (ne taŭgas)
Mi povos eksporti karafun *.kfn al tion formatoj.
Nur enhanced *.lrc taŭgas por silablo tempstampado interŝanĝo.
Karafun eksporto 1:14 minuto.
Kiel faras Karafun karaokeumo
Ekzistas alian senkosta karaokeilo, sed mi ne komprenas kiel faras karaokeo kun Yass karaokeilo.
www.yass-along.com
Gbx,
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 1 Desemba 2009 7:55:30 asubuhi
Fa fafa:Mi respondis al demando de maratonisto.
Ĉu vi partoprenos al la "Kafe Esperanto" aŭ al la Zamenhoffesto ?
Pardonu nej, mi ne povos partopreni ĉe aranĝoj el paris. (Mi for loĝas 900 km) Sed La Pafklik membroj scias eobo karaokeumo projekto.
erikano (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2009 11:37:13 asubuhi
VENONTA RENDEVUO "Café Espéranto" EN PARIZO
Okazos : Vendredo 8a janurao 2008
Loko : APOSTROPHE Café
23 rue Granges aŭ Belles
PARIS (10a kvartelo)
Metrostacioj :
L2 (Colonel Fabien)
L5 (Jacques Bonsergent)
L7 (Chateau Landon)
Ni havos videoprojekciilon, por esperanta informado, kaj muzika projekciado (de esperanto-muziko kun video aŭ karaokeo) !
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2009 4:28:26 alasiri
erikano:Tion sonas bone
Ni havos videoprojekciilon, por esperanta informado, kaj muzika projekciado (de esperanto-muziko kun video aŭ karaokeo) !