Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kial esperantistoj ne skribas al forumoj ?

ca, kivuye

Ubutumwa 71

ururimi: Esperanto

manu_fr (Kwerekana umwidondoro) 16 Ndamukiza 2007 20:12:44

Terurĉjo:
"Oni ĉiuj" ne ekzistas.
Kara "peranto", okulumo.gif
Dankon por viajn klarigojn.
Nure 2 rimarkoj.
Peranto estas utila por survivi en esperantujo, kial mi skribis volonte "peranto" kaj ne "helpanto". Helpanto korektas erarojn, peranto povas doni helpintajn konsilojn samtempe.
Ne estas same, kaj ne estas pli kosta, ĉu ?
Ankaŭ, mi mem ĉiam estis tre malbona studento, jen, malgraŭ ke tio ĝenas vin, mi kontinuos al diri
"Oni ĉiuj faras erarojn"
ĉar en mia nacia lingvo oni diras tion senprobleme kaj tut'logike ĉiutage.
("On fait tous des erreurs", francie)
Ĉu esperanto estas tiom rigida lingvo ?
Jen, tio estos mia 'akcento' al via orelo...ĉar lingvo bezonegas akcentojn por fariĝi agrablan lingvon.
PS : ne gravas kaj alkutimiĝu, vi parolas kun franculo, kaj oni "ciuj" havas la sam'karakteron.
sal.gif

Mendacapote (Kwerekana umwidondoro) 16 Ndamukiza 2007 23:09:21

Kion vi volas diri ? Ĉu eble, ankaŭ mi estas Marsa loĝanto ?
Ne, mi asertas ke vi estas teranino… unue: vi ne estas sufiĉe verda… kaj due: neniu marsanino krokodilus hungare!!! lango.gif
Ne, ne zorgu plu, vi estas bela. okulumo.gif

manu_fr (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2007 19:01:12

Terurĉjo:El la reta vortaro:
Peranto - Homo, per kies helpo oni traktas aferojn kun aliaj personoj.

Ĉu vi komprenas diferencon inter peranto kaj helpanto?
Helpanto helpas al vi, dum peranto helpas al vi aŭ trakti, aŭ fari aliajn aferojn kun aliaj personoj.
Kara peranto,
Vi tute pravas: mi eraris pri tiu vorto "peranto", kaj pardonpetas pro tio !
Mi pensis pri "baptopatro", kiu pli malpli similas francie al peranto ("parrain" francie).
Tamen mi ne scias, ĉu taŭgas baptopatro en tiu ĉi senco ? Estas pli forta senso ol nure la senco de helpanto.
Sed, paroli pri la lingvo vere ne interesas min...oni jam forgesis la temon !
Ĝis !

sal.gif

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2007 20:19:29

Mendacapote:
Kion vi volas diri ? Ĉu eble, ankaŭ mi estas Marsa loĝanto ?
Ne, mi asertas ke vi estas teranino… unue: vi ne estas sufiĉe verda… kaj due: neniu marsanino krokodilus hungare!!! lango.gif
Ne, ne zorgu plu, vi estas bela. okulumo.gif
Tamen ! Se mi estas krokodilo, mi estas verda, ĉu ne ? rido.gif Eble, mi estas marsa krododilo kaj la hungara lingvo estas marsa. Pro tio neniu komprenas ĝin sur (en?) tutmondo.

(Ĉu vi ne ŝatis interparoli kun mi ? ploro.gif )

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2007 14:16:26

Terurĉjo:Interalie: "krokodili" estas paroli inter esperantistoj ne esperante, sed en gepatra lingvo.
Вам всё понятно?
Jes. Ankaŭ vi estas krokodilo.
Ni interparolis kun Mendancapote per Skype kaj mi kelkfoje (ofte) serĉis la vortojn kaj mi parolis hungare. Li diris al mi: Ne krokodilu ! Kaj li pravis. rido.gif
Estas vere, ĉe mi estis nokte kaj mi estis tre dorma. (Mi provas klarigi mian atestiolon rido.gif )

mccambjd (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2007 02:46:16

Terurĉjo:4. Perfektisto. Ĉu "perfekto" estas via okupo, profesio, kredo, partio? Perfektulo?
La detala gramatiko diras "...estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta."

Do, se vi ne ŝatas "perfektiston", ĉu "perfektecisto" pli plaĉas al vi?

Mendacapote (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2007 03:40:17

La vorto eble devus esti: perfekt/em/ul/o.

mccambjd (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2007 04:13:53

Mendacapote:La vorto eble devus esti: perfekt/em/ul/o.
Jes, "perfektemulo" estas pli ĝuste ol la aliaj proponitaj alternativoj!

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2007 08:27:31

Mi estas perfekta. (Ne, ne mi,li estas tia !)
Ni uzas simplan epiteton.

Se mi uzus la vorton "perfektema", tio esprimus emon kaj ne scion. Laŭ mi.

galvis (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2007 19:26:08

Kion ni povus diri pri la vorto pedanta ? demando.gif

Subira ku ntango