Al la enhavo

Kiu estas vi?

de magnifico94, 2009-decembro-05

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-05 18:24:45

Vi skribu, kiu estas vi.
Vi povas marki kelkaj punktoj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-decembro-05 19:13:59

magnifico94:Vi skribu, kiu estas vi.
Vi povas marki kelkaj punktoj.
Kiel vi kalkulas elcentajn valuojn? Ĉu homo ne povas esti kaj eŭropano kaj ateisto ktp.
Ĝuste nun 3 homoj el 3 diris ke ili estas eŭropanoj kaj enketo diras ke tio estas 42 %.

Ŝajnas al mi ke estu 100%, ĉu ne?

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-05 20:38:30

Ĉu "kiu [..]" taŭgas ĉiokaze?

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-05 20:41:59

Mi vidas. Tio estas stulta. Mi komprenas, sed mi ne scias, kial tio alie kalkulas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-decembro-05 21:58:11

La tri unuaj alternativoj temas pri seksa identeco, 7 alternativoj pri religia konvinko kaj 5 pri geografia hejmloko. Kompreneble vi devas kalkuli ĉiun grupon aparte.

Verŝajne vi dividu la enketon en tri diversajn enketojn.

Nun eblas marki ĉiujn alternativojn samtempe.
Do vi komparas pomojn al piroj ktp.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-05 23:26:49

Mi opinias tion ĉi bona enketo, nun ni povas per unu rigardo vidi kiaj je ĉiuj temoj estas la uzantoj. Kaj la elcentecojn vi ja povas mem kalkuli.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-06 11:43:52

Rogir, vi pravas. okulumo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-06 11:51:47

la elcentsumo ne estas 100, ĉu ne? Strange!

VastaTer (Montri la profilon) 2009-decembro-06 13:49:37

Mi estas neniuseksema.

nikko (Montri la profilon) 2009-decembro-06 15:32:02

Kiel diris mia instruisto de fiziko, - Estas stulte sumi elefantojn kun kotletoj, rezulto nenion signifos.

Reen al la supro