Til innholdet

Kiu estas vi?

fra magnifico94,2009 12 5

Meldinger: 15

Språk: Esperanto

magnifico94 (Å vise profilen) 2009 12 5 18:24:45

Vi skribu, kiu estas vi.
Vi povas marki kelkaj punktoj.

AlfRoland (Å vise profilen) 2009 12 5 19:13:59

magnifico94:Vi skribu, kiu estas vi.
Vi povas marki kelkaj punktoj.
Kiel vi kalkulas elcentajn valuojn? Ĉu homo ne povas esti kaj eŭropano kaj ateisto ktp.
Ĝuste nun 3 homoj el 3 diris ke ili estas eŭropanoj kaj enketo diras ke tio estas 42 %.

Ŝajnas al mi ke estu 100%, ĉu ne?

Vilius (Å vise profilen) 2009 12 5 20:38:30

Ĉu "kiu [..]" taŭgas ĉiokaze?

magnifico94 (Å vise profilen) 2009 12 5 20:41:59

Mi vidas. Tio estas stulta. Mi komprenas, sed mi ne scias, kial tio alie kalkulas.

AlfRoland (Å vise profilen) 2009 12 5 21:58:11

La tri unuaj alternativoj temas pri seksa identeco, 7 alternativoj pri religia konvinko kaj 5 pri geografia hejmloko. Kompreneble vi devas kalkuli ĉiun grupon aparte.

Verŝajne vi dividu la enketon en tri diversajn enketojn.

Nun eblas marki ĉiujn alternativojn samtempe.
Do vi komparas pomojn al piroj ktp.

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 5 23:26:49

Mi opinias tion ĉi bona enketo, nun ni povas per unu rigardo vidi kiaj je ĉiuj temoj estas la uzantoj. Kaj la elcentecojn vi ja povas mem kalkuli.

magnifico94 (Å vise profilen) 2009 12 6 11:43:52

Rogir, vi pravas. okulumo.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 6 11:51:47

la elcentsumo ne estas 100, ĉu ne? Strange!

VastaTer (Å vise profilen) 2009 12 6 13:49:37

Mi estas neniuseksema.

nikko (Å vise profilen) 2009 12 6 15:32:02

Kiel diris mia instruisto de fiziko, - Estas stulte sumi elefantojn kun kotletoj, rezulto nenion signifos.

Tibake til toppen