Към съдържанието

Je kio vi kredas?

от Oŝo-Jabe, 08 декември 2009

Съобщения: 48

Език: Esperanto

CubeF (Покажи профила) 04 февруари 2010, 02:52:29

Mi infanis en kristana etoso (pli/malpli nur oficiale kristana) sed mi ne longe kredis tion. Poste mi pensis (ne vere estis) ke mi estas budhano. Post ia tempo kiam mi ne interesiĝis pri kredado mi ekkonetis La Veron, sed daŭre mia kredo ne havis formon. Ian tempon mi denove pasis ĉe kristanoj (sed nun elkoraj) kaj tiam mi, eble dum du semajnoj, estis kristano.

Sed daŭra kristanado konvinkis min ke kristanismo kovras tro malgrandan parton de La Vero por mi do mi foriris (sed daŭre mi legas Biblion). Nun mi estas sen konfesio sed kredas je La Patro. Hazarde mi eksciis pri bahaismo kaj tre surprizis (kaj ĝojigis) min ke tio egege similas al mia kredo. Sed mi bezonas pli multe studi tiun religion por ke mi diru ke mi estas bahaano...

PS: Estas interesa kaj ridiga afero ke unu el miaj fundamentaj opinioj, sur kiuj staras mia kredo, estas ke mi ne pravas, aŭ ne povas scii ĉu mi pravas...

Paulinho (Покажи профила) 07 февруари 2010, 12:05:03

Mi admiras provaĵojn kiel havis Doktoro Alexis Carrel, antikva gajnintulo de la nobelpaca premio.

blunuba (Покажи профила) 18 февруари 2010, 15:32:24

ĉu " Je la nemortemeco de la homa animo "
kaj "Je la ĉiameco de la homa animo " ne estas la sama fraso? aŭ ĉu mi ne komprenas ankoraŭ bonege esperanton?

Oŝo-Jabe (Покажи профила) 18 февруари 2010, 18:20:38

blunuba:ĉu " Je la nemortemeco de la homa animo "
kaj "Je la ĉiameco de la homa animo " ne estas la sama fraso? aŭ ĉu mi ne komprenas ankoraŭ bonege esperanton?
Unuulo kredus, ke post la komenco de sia animo, ĝi ne mortos. Duulo kredus, ke sia animo ne havas komencon, nek finon.

Spanglanese (Покажи профила) 18 февруари 2010, 19:02:45

Ni havas niajn vivojn. Mi havas vian kaj mian vivojn; vi havas mian kaj vian vivojn. Naturo havas la morton. Neniu havas la Dion/diojn. Pro tio, mi credas ke ĝi estas pli importa ke ni helpas unu la alian. Sen Dio/Dion.

miren (Покажи профила) 22 февруари 2010, 17:36:13

Mi naskiĝis en kristanetoso kaj pensas ke mi jam naskiĝis ATEISTO (ateistino), ĉar mi NENIAM komprenis la religion. Laŭ mi la religio estis la timo, la grandtimo, la TIMEGO... Ĉiam la infero estis post ĉio... Mi, infanino, pensis: "Kiam mi plenkreskiĝos scios tion, kion la plenkreskuloj ŝajnas scii..." kaj... jam plenkreskulino, mi komprenis malmulte ol antaŭe... Mi ne kredas ke dio ekzistas, sed se "ĝi/ŝi/li" ekistus, devas esti "ĝi/ŝi/li" kiu devas kredi je mi, ĉar mi ja ekistas kaj pri "tio" stranga afero nomata "dio" ĉiuj multe parolas, sed nenion oni scias... rido.gif

jan aleksan (Покажи профила) 22 февруари 2010, 17:54:39

miren:Mi naskiĝis en kristanetoso kaj pensas ke mi jam naskiĝis ATEISTO (ateistino), ĉar mi NENIAM komprenis la religion. Laŭ mi la religio estis la timo, la grandtimo, la TIMEGO... Ĉiam la infero estis post ĉio... Mi, infanino, pensis: "Kiam mi plenkreskiĝos scios tion, kion la plenkreskuloj ŝajnas scii..." kaj... jam plenkreskulino, mi komprenis malmulte ol antaŭe... Mi ne kredas ke dio ekzistas, sed se "ĝi/ŝi/li" ekistus, devas esti "ĝi/ŝi/li" kiu devas kredi je mi, ĉar mi ja ekistas kaj pri "tio" stranga afero nomata "dio" ĉiuj multe parolas, sed nenion oni scias... rido.gif
same por mi ridulo.gif

Bennon (Покажи профила) 22 февруари 2010, 19:42:47

Kredoj estas malpli gravaj ol agoj. Iu estas malutila pro aliaj homoj ĉar kredoj, sed utila ĉar agoj. Kiel ni malamikiĝis ĉar religioj? Solaj faritaĵoj afekcias aliojn. Religio devas esti nur nepublika.

miren (Покажи профила) 23 февруари 2010, 20:17:34

Ne estis dio, kiu kreis homon, sed estis homo, kiu kreis dion sal.gif

Paulinho (Покажи профила) 06 март 2010, 19:17:54

Miren diris: "Ne estis dio, kiu kreis homon, sed estis homo, kiu kreis dion".

Mi pensas: la vojo estas duoble direktita.

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...

Обратно нагоре