Al la enhavo

Je kio vi kredas?

de Oŝo-Jabe, 2009-decembro-08

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-marto-06 19:52:56

Paulinho:[..]

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...
Ĉu vere? Kaj kiu dio kreis sin mem? Ĉu Kristana, Juda, Islama ............?

miren (Montri la profilon) 2010-marto-06 23:38:54

Paulinho:Miren diris: "Ne estis dio, kiu kreis homon, sed estis homo, kiu kreis dion".

Mi pensas: la vojo estas duoble direktita.

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...
Mi opinias ke ĉiuj estas ateistoj, almenaŭ rilate al la dioj pri kiuj oni ne kredas… Do, inter “tutateisto” kaj “kristanateisto” estar nur unu dio. Rilate al la aliaj dioj, ambaŭ estas same ateistoj… Tio signifas ke iamaniere ĉiuj estas ateistoj… Ĉu mi galimatiigis mian klarigon …?

Paulinho (Montri la profilon) 2010-marto-14 20:25:40

Estas patrino unu. Ŝi havas kvindek gefilojn. Ĉiu filo aŭ filino faras pri la patrino diferencan ideon. Tamen la patrino estas unu patrino...

...........................................

Kio estas (bonvolu) GALIMATIIGI?

ekzemple: angle?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-marto-15 14:41:23

vidas vandenis:
AlfRoland:
Paulinho:[..]

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...
Ĉu vere? Kaj kiu dio kreis sin mem? Ĉu Kristana, Juda, Islama ............?
Kara Alf,atentu: laŭ forumo hodiaŭ nur 18 percento da esperantistoj devenas el bestoj.
Pardonu.
Kaj..??

atsushi1977 (Montri la profilon) 2010-marto-22 06:41:02

Mi kredas Budaismon,la leĝo de kaŭzo kaj rezultato, karmo.
Se ni volas esti feliĉa, ni penu fari bonoj.

Ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-marto-25 00:05:36

Mi kredas je tio, ke ni povas plibonigi la mondon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-marto-25 10:24:21

Andreo Jankovskij:Mi kredas je tio, ke ni povas fari pli bonan mondon.
Bona kredo, sed ne atendu ke iu dio helpos en la laboro okulumo.gif

Paulinho (Montri la profilon) 2010-marto-28 19:58:25

Oni ne necesas atendi. Dio ĉiam anticipas...

Havi laboron jam estas graco....

kaha (Montri la profilon) 2010-marto-29 17:52:37

Iĉo:Mi kredas je neniu el la opcioj ĉi tie.
prave.
[PLENDO]la proponoj ĉisupraj ne taŭgas.[/PLENDO]

Iĉo:La lasta opcio, la besteco de homoj, estas la plej proksima ... ni estas bestoj, sed "besteco" havas negativan kunsignifon, kiu ĉi tie ne apartenas.
mi samopinias

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-29 20:41:40

Se dio vidus tion kio okazas surtere, li (aŭ ŝi) estus ŝokita... shoko.gif

Reen al la supro