본문으로

Je kio vi kredas?

글쓴이: Oŝo-Jabe, 2009년 12월 8일

글: 48

언어: Esperanto

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 3월 6일 오후 7:52:56

Paulinho:[..]

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...
Ĉu vere? Kaj kiu dio kreis sin mem? Ĉu Kristana, Juda, Islama ............?

miren (프로필 보기) 2010년 3월 6일 오후 11:38:54

Paulinho:Miren diris: "Ne estis dio, kiu kreis homon, sed estis homo, kiu kreis dion".

Mi pensas: la vojo estas duoble direktita.

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...
Mi opinias ke ĉiuj estas ateistoj, almenaŭ rilate al la dioj pri kiuj oni ne kredas… Do, inter “tutateisto” kaj “kristanateisto” estar nur unu dio. Rilate al la aliaj dioj, ambaŭ estas same ateistoj… Tio signifas ke iamaniere ĉiuj estas ateistoj… Ĉu mi galimatiigis mian klarigon …?

Paulinho (프로필 보기) 2010년 3월 14일 오후 8:25:40

Estas patrino unu. Ŝi havas kvindek gefilojn. Ĉiu filo aŭ filino faras pri la patrino diferencan ideon. Tamen la patrino estas unu patrino...

...........................................

Kio estas (bonvolu) GALIMATIIGI?

ekzemple: angle?

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 3월 15일 오후 2:41:23

vidas vandenis:
AlfRoland:
Paulinho:[..]

La homo estas malavra kaj kreis multajn diojn... krom unu...
Ĉu vere? Kaj kiu dio kreis sin mem? Ĉu Kristana, Juda, Islama ............?
Kara Alf,atentu: laŭ forumo hodiaŭ nur 18 percento da esperantistoj devenas el bestoj.
Pardonu.
Kaj..??

atsushi1977 (프로필 보기) 2010년 3월 22일 오전 6:41:02

Mi kredas Budaismon,la leĝo de kaŭzo kaj rezultato, karmo.
Se ni volas esti feliĉa, ni penu fari bonoj.

Ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 3월 25일 오전 12:05:36

Mi kredas je tio, ke ni povas plibonigi la mondon.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 3월 25일 오전 10:24:21

Andreo Jankovskij:Mi kredas je tio, ke ni povas fari pli bonan mondon.
Bona kredo, sed ne atendu ke iu dio helpos en la laboro okulumo.gif

Paulinho (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오후 7:58:25

Oni ne necesas atendi. Dio ĉiam anticipas...

Havi laboron jam estas graco....

kaha (프로필 보기) 2010년 3월 29일 오후 5:52:37

Iĉo:Mi kredas je neniu el la opcioj ĉi tie.
prave.
[PLENDO]la proponoj ĉisupraj ne taŭgas.[/PLENDO]

Iĉo:La lasta opcio, la besteco de homoj, estas la plej proksima ... ni estas bestoj, sed "besteco" havas negativan kunsignifon, kiu ĉi tie ne apartenas.
mi samopinias

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 29일 오후 8:41:40

Se dio vidus tion kio okazas surtere, li (aŭ ŝi) estus ŝokita... shoko.gif

다시 위로