Wpisy: 48
Język: Esperanto
Kurawiri (Pokaż profil) 29 marca 2010, 21:01:46
Eddycgn:Se dio vidus tion kio okazas surtere, li (aŭ ŝi) estus ŝokita...Ŝli estas ŝokita, kaj ade suferas pro malbonaĵoj de homoj.
Kial la ateistoj (sendiistoj) ĉiam fieregas pri sia ateismo (sendiismo)? Ĉu ne ekzistas humilaj ateistoj hazarde?
mathieubriere (Pokaż profil) 29 marca 2010, 22:01:27
Andreo Jankovskij:Mi kredas je tio, ke ni povas plibonigi la mondon.Bonege. Plibonas kredi tion ke esperi ion de dio(j) ke oni nur imagi povas.
Eddycgn (Pokaż profil) 30 marca 2010, 20:28:45
Kurawiri:Kial la ateistoj (sendiistoj) ĉiam fieregas pri sia ateismo (sendiismo)? Ĉu ne ekzistas humilaj ateistoj hazarde?Kara Kurawiri,
Mi klopodas respondi.
Ateistoj ne havas grandan kaj riĉan eklesion, ili ne faras grandajn multkoloran festojn, ili ne misias en Afriko, ili ne mortigas ulojn de aliajn religioj kiel
* la kristanoj en Nordirlandujo, katolikoj kontrau protestantoj,
* la judanoi kaj la palestinanoj en la Promesita Lando,
* la budhanoj kaj la hinduistoj en Sri-Lanko,
* la muzlimoj kaj la kristanoj en Pakistanio,
* la hinduistoj kaj la islamanoj en Barato
* la katolikoj, la ortodoksoj kaj la muslimoj en la eks-Jugoslavio,
* la islamanoj kaj la kristanoj en Nigerio,
* la sunitoj ka j la ŝiitoj en Irakio,
* la islamanoj kaj la alevitanoj kaj la ortodoksaj armenoj en Turkio,
* la islamanoj generale en la tuta mondo, il ŝatas eksplodigi bombojn en la urbaj metrooj
* ktp. ktp.
La ateistoj estas fieregaj ke ili mortigas neniun.
zan (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 00:24:20
Do, ateistoj ne fieregu pri tio, ke nur vi ne koncernas tiajn malfeliĉojn.
AlfRoland (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 07:20:38
zan:Eble ekzistas diversaj kialoj, kial homoj mortigis aliajn religianojn. Ne nur pro diferenco de religio sed ankaŭ pro diskriminacio inter religioj en la socio. Se oni povus permesi aliajn religiojn kaj ne estus diskriminacio inter ili, ĉiuj povus vivi pli pace. Tamen ja ekzistas tute diversaj kialoj, ĉu ne? Pro politiko, pro ekononio, pro historiaj aferoj..Vi certe pravas ke limoj inter religioj ofte koincidas kun limoj inter diversaj sociaj grupoj. Tamen mi opinias ke religioj estas kreitaj de regantaj grupoj por kontroli la ofte malbone edukitajn homamasojn kaj por atingi politikajn celojn. Kompreneble estas pli facile igi homojn batali kun "malamikoj" se ili konvinkiĝis ke ili batalas flanko ĉe flanko kun Dio. Ekzemple "Dio" hodiaŭ pravigas aneksadon de palistinaj regionoj flanke de la israeloj.
Do, ateistoj ne fieregu pri tio, ke nur vi ne koncernas tiajn malfeliĉojn.
zan (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 08:43:16
Efektive iuj regantoj opornune uzis religianojn por sia politika celo.
mathieubriere (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 10:34:28
Sed mi konsentas ke ateistoj povas ankaŭ estas malakceptemaj... kaj ateismo povas iĝi dogmo...
Eddycgn (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 11:28:10
mathieubriere:Vi pravas, tio estas la kazo de la dogmatika komunistaj sistemoj...
Sed mi konsentas ke ateistoj povas ankaŭ estas malakceptemaj... kaj ateismo povas iĝi dogmo...
Paulinho (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 13:04:03
Tamen tia vojo ne estas la bona vojo, kaj laŭ mi la kritiko pravas ankoraŭ hodiaŭ. Ni kristanoj devas domandi. Ke faris ni de nia kredo?
Oŝo-Jabe (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 17:00:29
mathieubriere:Se vi certas ke vi kredas je la sola kaj vera dio... Vi no emas akcepti ke aliuloj povas havi samvaloran kredon. Sekve vi volas devigi vian kredon.Nu, ekzistas religia toleremo. Eĉ se iu pensas, ke la propra religio estas la plej vera, tio ne nepre devigas maltoleremon. Mi povas respekti ĉies rajtojn kredi je tio, kion ili volas. Jes, mi eble provos konverti iun, sed la elekto ĉiam restas de la ebla konvertoto. En naturo diverseco estas bona por vivo, same en religio diverseco estas bona por socio. Se ĉiu estus ateisto aŭ kristano atp, la mondo estus enuiga, kaj laŭ mi socio suferus.