إلى المحتويات

Je kio vi kredas?

من Oŝo-Jabe, 8 ديسمبر، 2009

المشاركات: 48

لغة: Esperanto

alimales (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2010 1:44:28 م

Eddycgn:Ateistoj ne havas grandan kaj riĉan eklesion, ili ne faras grandajn multkoloran festojn, ili ne misias en Afriko, ili ne mortigas ulojn de aliajn religioj kiel
(...)
* la islamanoj generale en la tuta mondo, il ŝatas eksplodigi bombojn en la urbaj metrooj
Generale, en la tuta mondo,la islamanoj (kiel la aliaj homoj!) ŝatas havi "normalan" vivon. Estas pli ol 1 000 000 000 islamanoj; preskaŭ ĉiuj neniam eksplodigis, eksplodigas aŭ eksplodigos ion ajn! Devi memorigi tian evidentaĵon malesperigas min...
Paulinho:Napoleon Bonaparte diris de sin mem ke li estis ateisto. Hitler uzadis la vorton "dio", sed sensence. Stalin diris de sin mem ke li estis ateisto. Mi opinias ke ateistoj ankaŭ mortigas...
Tamen tia vojo ne estas la bona vojo, kaj laŭ mi la kritiko pravas ankoraŭ hodiaŭ. Ni kristanoj devas domandi. Ke faris ni de nia kredo?
Mi estas ateisto kaj mi tute konsentas kun la unua parto de via mesaĝo rideto.gif

Tamen, tio ne pruvas ke ĉiuj ateistoj estas sur la "malbona" vojo aŭ ke ĉiuj kredantoj estas sur la bona vojo (se tio eksistas!). Bedaŭrinde, ŝajnas al mi ke nek ateismo nek religio estas fidinda vakcino kontraŭ fanatismo.

Eble, ĉiu devus, antaŭ ĉio, batali kontraŭ siaj propraj stulteco kaj maltoleremeco.
Miaflanke, mi pravas fari tion; kvankam mi dubegas ke mi iam povos gajni tian batalon, eble ĝi indas...

alimales (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2010 2:16:40 م

alimales:Miaflanke, mi pravas fari tion; kvankam mi dubegas ke mi iam povos gajni tian batalon, eble ĝi indas...
Evidente, legu PROVAS anstataŭ PRAVAS ploro.gif

horsto (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2010 3:27:20 م

alimales:
alimales:Miaflanke, mi pravas fari tion; kvankam mi dubegas ke mi iam povos gajni tian batalon, eble ĝi indas...
Evidente, legu PROVAS anstataŭ PRAVAS ploro.gif
Vi povas redakti viajn proprajn mesaĝojn, ne necesas skribi novajn.

diogotux (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2010 7:20:38 م

Mi voĉdonis ke homoj estas bestoj, ĉar mi taskas bestojn tre alte. Mi estas naturalismema kaj sendiisto, kaj mi volas aldoni al la diskuto tion:
Zamenhof provis fari religion - homaranismo - kaj ateistojn li nomis "liberpensuloj". Tiuj ĉi liberpensuloj devis ankaŭ stari sub la flago Dio, nur por ne resti aparta de la plejmulto. Fakte, Zamenhof parolante pri dio, diradis "Mistera Forto".
Mi plejofte diras ke mi ne kredas je dio. Sed se mi diras tion por apartigi min de homoj, mi preferas kredi.
Ĉu vi komprenis? Anstataŭ nomi min ateisto, kaj kelkaj el vi nomi vin kristanoj, budhanoj, ktp. ni ĉiuj nomiĝu "homoj".

zan (عرض الملف الشخصي) 4 أبريل، 2010 7:35:42 ص

Mi pripensis ĉi tiun temon... Ni homoj neniam mortigu aliulojn eĉ pro religio(kaj pro aliaj ismoj). Mi ne kredas tian "Dio"n, kiu ordonus al mi mortigi iun.

Rodrigoo (عرض الملف الشخصي) 4 أبريل، 2010 9:35:47 ص

Kondiĉe ke oni ne ĝenu min, oni kredu je kio damnaĵo oni volas.

Sammondane,
Ĥod

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 9 أبريل، 2010 10:11:59 م

Alimales skribis: Tamen, tio ne pruvas ke ĉiuj ateistoj estas sur la "malbona" vojo aŭ ke ĉiuj kredantoj estas sur la bona vojo (se tio eksistas!). Bedaŭrinde, ŝajnas al mi ke nek ateismo nek religio estas fidinda vakcino kontraŭ fanatismo...

Pardonu. Mi volis diri ke la malbona vojo estas la diskutado. Mi volis fari memkritikon... Por tio mi mi demandis al mi mem kaj aliaj kristanoj "Kio ni faris de nia kredo..." Kredeble mi ne estis klare... Eble mi revenis alitage.... Duntempe.... pardonu....

alimales (عرض الملف الشخصي) 10 أبريل، 2010 8:54:17 ص

Paulinho:Alimales skribis: Tamen, tio ne pruvas ke ĉiuj ateistoj estas sur la "malbona" vojo aŭ ke ĉiuj kredantoj estas sur la bona vojo (se tio eksistas!). Bedaŭrinde, ŝajnas al mi ke nek ateismo nek religio estas fidinda vakcino kontraŭ fanatismo...

Pardonu. Mi volis diri ke la malbona vojo estas la diskutado. Mi volis fari memkritikon... Por tio mi mi demandis al mi mem kaj aliaj kristanoj "Kio ni faris de nia kredo..." Kredeble mi ne estis klare... Eble mi revenis alitage.... Duntempe.... pardonu....
Neniu problemo. Estis nur eta rimarko (sen graveco) rideto.gif sal.gif

عودة للاعلى