目次へ

Je kio vi kredas?

Oŝo-Jabe,2009年12月8日の

メッセージ: 48

言語: Esperanto

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年12月8日 22:38:02

La fadenoj "Ĉu vi kredas je Dio" kaj "Kiu estas vi?" estas tro specifa. Do, mi kreas tiun ĉi fadenon por pridiskuti pli vidpunktojn.

Ankaŭ se vi volu, respondu al la suba demando:
-Kiel/kiam vi ekkredis je tio?

Rogir (プロフィールを表示) 2009年12月9日 20:07:52

Kial mi ne povas elekti neniun?

Vilius (プロフィールを表示) 2009年12月9日 20:25:06

Rogir:Kial mi ne povas elekti neniun?
Vi devas elekti "Je fundamenta besteco de homoj".
Ĉi tiu enketo estas iom tendenca, ĉu ne?

Miland (プロフィールを表示) 2009年12月9日 22:33:47

Kion fari se oni konsentas kun pli ol unu de la alternativoj? Ekzemple kaj Dio kaj postvivo kaj Universala Vero kaj ĝenerala spiritualeco?

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年12月9日 23:52:32

Vilius:
Rogir:Kial mi ne povas elekti neniun?
Vi devas elekti "Je fundamenta besteco de homoj".
Ĉi tiu enketo estas iom tendenca, ĉu ne?
Se mia enketo estas tendenca, tio ne estas la celo. Ĝia tendenceco simple estas la rezulto de mia malbona parolpovo de Esperanto, kaj la laceco, kun kiu mi tajpis la enketon. Do, pardonu min, mi petas!

Ĉu oni ne povas elekti neniun keston? Mi verŝajne fuŝpensis tion, ke oni ja povas. malgajo.gif

@Miland: La enketo havas la eblon por multaj elektoj samtempe, ĉu ne? demando.gif

ceigered (プロフィールを表示) 2009年12月16日 10:12:53

La universalaj veroj! lango.gif (Bedaŭrinde, nur angla)

Mi persone kredas je la universo estas formata sur bazo de informo (tie ĉi por vikipedio, sed ne estas esperanta versio). Tial mi kredas ke Dio estas la plej potenca kaj originala informestaĵo kaj ke spiritoj/animoj estas ankaŭ informestaĵoj. Mi ankaŭ kredas ke ĉio estas eterna sed mi ne scias la implikacioj de tiu eblo - tamen mi pensas ke tio signifas ke spiritoj/animoj/informestaĵo ĉiam ekzistos kaj interagos.

Interesa temo Oŝo-Jabe!

Sokolo (プロフィールを表示) 2009年12月16日 13:55:26

Oŝo-Jabe:Je Kreinto, kiu ne plu aŭ ne estas Dio
Ĉu en tria alternativo vi implicis Zamenhofon?

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年12月17日 0:47:48

Sokolo:
Oŝo-Jabe:Je Kreinto, kiu ne plu aŭ ne estas Dio
Ĉu en tria alternativo vi implicis Zamenhofon?
rido.gif Tre amuza.

Ne, tiu ĉi kredo iom rilatas al diismo. Laŭ diismo, dio estas kiel horloĝisto, kiu kreis la universon, sed ne plu interagas kun ĝi. Ĝi ankaŭ rilatas al religioj, en kiuj unu dio kreis la universon, kaj alia dio nun regas ĝin. (Do la Kreinto estas dio, sed ne Dio.)

69UM24OSU12 (プロフィールを表示) 2009年12月17日 3:47:14

Fakte, ni ne scias, kaj neniam povos certe scii pri la ekzisto (au neekzisto) de Dio. Kiam ni mortos, mi esperas ke tiam ni ekscios, sed eble estos nenion scii. Mi ĉiam provas pensi pri ĉi tiu vivo kaj ne tro prizorgi tiujn aferojn.

mathieubriere (プロフィールを表示) 2009年12月18日 18:31:38

69UM24OSU12:Fakte, ni ne scias, kaj neniam povos certe scii pri la ekzisto (au neekzisto) de Dio. Kiam ni mortos, mi esperas ke tiam ni ekscios, sed eble estos nenion scii. Mi ĉiam provas pensi pri ĉi tiu vivo kaj ne tro prizorgi tiujn aferojn.
Mi pensas kiel vi. Se dio ekzistas, mi neniam vidis lin!

先頭にもどる