Al la enhavo

walking

de keithwood57, 2009-decembro-10

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-19 11:46:43

Miland:La ĝusta esprimo por homo kiu kutime marŝas al urbo estas Mi marŝadas al la urbo
Absoluta sensencaĵo. Plaĉas al mi marŝi en la urbon estas perfekte bona frazo por montri kutimecan aspekton, kaj tio ja estas sendube la plej ofta formo. Ajna simpla serĉo en Google aŭ Tekstaro povas konfirmi tion. Dekreti kontraŭ ĝi baze sur ia "konfuzeblo" estas bizare. Vi ANKORAŬ ne demonstris kiel tia konfuziĝo ekzistas en normala parolado. Ĝis vi faros tion, mi ne vidas kiel via argumento povas havi ian ajn forton.

Via alvoko al PMEG aldonas nepre nenian kredindecon al via aserto. Neniu disputas ke oni povas uzi ad por kutima ago, kaj mi ja plurfoje elmontris ĝuste tiun fakton en alia lastatempa fadeno, kiel vi bone scias.

Diskuto celanta trovon kaj elmontron de la vero neniam povas esti "malŝparo" de tempo, sed sentiĝu laŭplaĉe. senkulpa.gif

Por tiuj kiuj ne fajfas pri la afero, jen kelkaj aliaj (tute ĝustaj) manieroj indiki kutimecan aspekton, ol uzo de ad (por tiuj ege raraj kazoj en kiuj kunteksto ne klare montras ĝin):

Plaĉas al mi ofte marŝi en la urbon.
Plaĉas al mi de tempo al tempo marŝi en la urbon.
Mi regule marŝas en la urbon, tio plaĉas al mi.
Mi ŝatas marŝi en la urbon, tio estas kutimo mia.
..ktp ktp.

Kompreneble oni povas diri marŝadi kaj estas nenio malĝusta en ĝi. Sed tiu estas nek la sola maniero, nek la plej bona, nek eĉ bezonata (ĉar konfuzo en temp-aspekto preskaŭ neniam estiĝas). Sekve, nomi ĝin "la ĝusta maniero" estas malprava, kaj eĉ ignorinda dogmo.

Mi certe ne rekomendos ke vi ignoru iun ajn kontraŭan. La evidentaĵoj prezentiĝu. Se la argumento bonas, ĝi star[ad]os. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-19 12:31:18

tommjames:
Mi ne parolis kun vi - nia dialogo ĉesis. Ne malĝentile entrudu en la dialogon de aliaj krom vi, en kiu vi ne estas invitita, nek bonvena.

Mi diras al aliaj legantoj, ne vi, denove: se vi volas paroli pri ne-izolita ago, uzu la prefikson ad. La majstro kreis kaj uzis ĝin precize por tiu celo. La ĝusta esprimo por homo kiu kutime marŝas al urbo estas Mi marŝadas al la urbo. Ne aŭskultu iun ajn kontraŭan. Jen rilata paĝo de PMEG (unua skatolo).

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-19 13:00:32

Miland:en la dialogon de aliaj krom vi
Aliaj? La lastaj 10 afiŝoj estis inter nur vi kaj mi, amiko. Sen iu el ni ne eĉ povas esti dialogo entrudebla rideto.gif

Miland:vi ne estas invitita, nek bonvena
Hmm mi ne sciis ke por partopreno en lernu.net mi bezonas inviton.

La vero ĉiam bonveniĝu. Ne rifuzu ĝin nur pro tio ke ĝi estas por vi malfacile akceptebla, kaj ĝena al via obstina rifuzo konfesi kiam vi malpravas.

Mi ne rererererereredeklaros mian punkton al la cetera legantaro, mi ja scias ke ili povas legi. Mi nur lasos la aferon al ilia bona juĝipovo. Espereble ili alprenos la veraĵon, ne la fuŝkonsilon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-19 13:03:00

Paco, amikoj!
Ne penvaloras malamikiĝas!
Mi estas nur mezkomencanto, tamen ŝajnas al mi ke ĉi tie estas konflikto inter uzo de la lingvo analizesinteze (agglutinierend). Latinoj kaj azianoj normale preferas la analizan manieron, germanoj la sintezan, per pli da kunmetizaj vortoj, afiksoj kaj sufiksoj.
Bonvolu pardoni miajn erarojn.
sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-19 19:49:15

Eddycgn:
Saluton! Kunmetitaj vortoj estas alia temo ol afiksoj. Estas historia debato, ĉu krei neologismojn aŭ uzi kunmetitajn vortojn. Mi ĵus legis pri la debato en la revuo Esperanto, kiun amiko donis al mi. Tiu debato daŭras.

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-19 20:15:02

Miland:Kunmetitaj vortoj estas alia temo ol afiksoj.
Hmmm.. Laŭ PMEG vortoj kun afiksoj ja estas kunmetitaj vortoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-19 21:08:49

Kutimeco kaj Kunmetitaj vortoj
Mi permesiĝas priskribi mian vidpunkton. Kaj demandi vian opinion.
Tio povas helpi min plibonigi mian esperanton.

Kunmetitaj vortoj

Germano diras (mi iomete troigas):
Mi serĉas dimanĉposttagmezrondpromenŝipobiletvendejon

Italo diras
Mi serĉas la vendejon de la biletoj por la ŝipo de la ronda promeno de dimanĉa posttagmezo

En la germana logiko la ĉefa objekto metitas vortfine,
en la latina logiko la ĉefa objekto metitas komence de la vortsekvenco.

Mi min demandas, se tia logiko estas kunnaskita aŭ lernata. Ĉu esperanto estas neŭtrala koncerne tion uzon?

Kutimeco

Karakteristiko de inkludi kutimecon en la verbo per afikso aŭ per aparta verbo estas tipa de la slavaj lingvoj (eks. la rusa), malmulte de la germanaj.
La latinaj lingvoj ne konas tion, ili estas ĉiam analize, la koncepto de kutimeco estas ĉiam aparte.

Troviĝas indikoj en la oficiala esperanto se preferandas la analiza aŭ la sinteza maniero? Nome la germana, la latina aŭ la rusa?.

Multe dankon
Eddi

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-20 00:42:40

Mi min demandas, seĉu
Ĉu troviĝas indikoj en la oficiala esperanto seĉu preferaindas la analiza aŭ la sinteza maniero?
Laŭ mi ne. La povo de Esperanto estas, ke ĝi donas multan liberecon je frazoformado.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-20 12:35:59

Vilius:
Miland:Kunmetitaj vortoj estas alia temo ol afiksoj.
Laŭ PMEG vortoj kun afiksoj ja estas kunmetitaj vortoj.
Afiksoj (kaj ankaŭ rolvortetoj) povas esti partoj de kombinaĵoj, sed mi parolis pri la kombinoj de radikoj en la kunteksto de la kreado de neologismoj. Eble la PMEG pli ofte uzas la esprimon kunmetitaj vortoj por kombinoj de radikoj, ekzemple (a) (ekfrotaj konsonantoj) (b) (kunskriboj), (c) (Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj).

Reen al la supro