Al la enhavo

walking

de keithwood57, 2009-decembro-10

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

keithwood57 (Montri la profilon) 2009-decembro-10 16:07:55

Saluton!
Would someone be kind enough to clarify 'walking' for me. I want to say that one of my hobbies is walking (hiking) but I don't know which form of the word to use
Dankon,
Keith

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-10 16:36:45

Saluton,

en tiu ĉi forumo bonvolu skribi nur Esperante. Ekzistas anglalingva forumo.

Responde vian demandon: Simple diru "marŝadi".

---
Hello,

in this forum please write only in Esperanto. There's an English language forum.

Responding to your answer: Just say "marŝadi".

keithwood57 (Montri la profilon) 2009-decembro-11 14:47:41

Pardonu min - mi krokodilis

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-decembro-11 18:01:30

"Marŝado", ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-12 17:12:07

Ne nepre. Oni povas uzi ankaŭ -adi.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-12 23:27:35

Ad signifas 'daŭra ago'. La angla vorto 'walking' kiel hobio estas uzata kiel substantivo, por kiu marŝado pli taŭgas, plimulte. Tamen eblas uzi marŝadi, eble malpli ofte, ekz 'I like to (regularly) walk into town', Plaĉas al mi marŝadi en la urbon.

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-decembro-14 18:31:19

Hmm, mi kredis ke la sufikso "-ad" kreas "gerund" (mi ne konas la Esperantan vorton). Ĉu ekzistas sufikso kiu estas la sama ol la angla "-tion" (ekzemple en "termination", de "terminate") ? Mi ĉiam uzis "-ad" por ĉi-tiu signifo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-14 20:08:19

Por tio oni uzas aŭ -o aŭ -ado, depende je la ekzakte signifo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-decembro-14 21:09:47

Mi esperas ke oni komprenas miajn "ado".

Ankaŭ, por "I like to (regularly) walk into town", mi dirus: "plaĉas al mi marŝi en la urbon" (sen "-ad").

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-17 17:35:10

Roberto12:por "I like to (regularly) walk into town", mi dirus: "plaĉas al mi marŝi en la urbon" (sen "-ad").
La angla vorto "gerund" aŭ "verba substantivo" signifas ripetita ago, aŭ ago ĝenerale, ne izolita. Uzi ad klarigas ke la ago estas ripetita, ne unufoja. Sen ĝi, ne estas klare ke vi volas tion ne nur je tiu momento, sed kutime. Tial la ĝusta frazo estas Plaĉas al mi marŝadi en la urbon.

Reen al la supro