본문으로

walking

글쓴이: keithwood57, 2009년 12월 10일

글: 29

언어: Esperanto

keithwood57 (프로필 보기) 2009년 12월 10일 오후 4:07:55

Saluton!
Would someone be kind enough to clarify 'walking' for me. I want to say that one of my hobbies is walking (hiking) but I don't know which form of the word to use
Dankon,
Keith

darkweasel (프로필 보기) 2009년 12월 10일 오후 4:36:45

Saluton,

en tiu ĉi forumo bonvolu skribi nur Esperante. Ekzistas anglalingva forumo.

Responde vian demandon: Simple diru "marŝadi".

---
Hello,

in this forum please write only in Esperanto. There's an English language forum.

Responding to your answer: Just say "marŝadi".

keithwood57 (프로필 보기) 2009년 12월 11일 오후 2:47:41

Pardonu min - mi krokodilis

Roberto12 (프로필 보기) 2009년 12월 11일 오후 6:01:30

"Marŝado", ĉu ne?

darkweasel (프로필 보기) 2009년 12월 12일 오후 5:12:07

Ne nepre. Oni povas uzi ankaŭ -adi.

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 12일 오후 11:27:35

Ad signifas 'daŭra ago'. La angla vorto 'walking' kiel hobio estas uzata kiel substantivo, por kiu marŝado pli taŭgas, plimulte. Tamen eblas uzi marŝadi, eble malpli ofte, ekz 'I like to (regularly) walk into town', Plaĉas al mi marŝadi en la urbon.

Roberto12 (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 6:31:19

Hmm, mi kredis ke la sufikso "-ad" kreas "gerund" (mi ne konas la Esperantan vorton). Ĉu ekzistas sufikso kiu estas la sama ol la angla "-tion" (ekzemple en "termination", de "terminate") ? Mi ĉiam uzis "-ad" por ĉi-tiu signifo.

Rogir (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 8:08:19

Por tio oni uzas aŭ -o aŭ -ado, depende je la ekzakte signifo.

Roberto12 (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 9:09:47

Mi esperas ke oni komprenas miajn "ado".

Ankaŭ, por "I like to (regularly) walk into town", mi dirus: "plaĉas al mi marŝi en la urbon" (sen "-ad").

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 17일 오후 5:35:10

Roberto12:por "I like to (regularly) walk into town", mi dirus: "plaĉas al mi marŝi en la urbon" (sen "-ad").
La angla vorto "gerund" aŭ "verba substantivo" signifas ripetita ago, aŭ ago ĝenerale, ne izolita. Uzi ad klarigas ke la ago estas ripetita, ne unufoja. Sen ĝi, ne estas klare ke vi volas tion ne nur je tiu momento, sed kutime. Tial la ĝusta frazo estas Plaĉas al mi marŝadi en la urbon.

다시 위로