Kio ĝi estas? Ree pri hejmbestoj
글쓴이: Terurĉjo, 2007년 3월 16일
글: 32
언어: Esperanto
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 16일 오후 11:36:02
La okan de marto amikoj donacis al mia pliaĝa filino testudon. Por mi tio estis neatendita donaco. Hodiaŭ mia filino revenis hejmen de akademio por semajnfino kaj alportis la testudon. Pro la testudo mia hundinjo tutan vesperon estis iom freneza.
Mi fotis la tustudon. Pardonu min pro ne tre bona fotografaĵo, mi fotis per telefono, ĉar mia fotilo misfunkcias kaj petas min pri riparo.
La testudo havas verd-brunan koloron. Ambaŭflanke de ĝia kapo estas ruĝaj strietoj apudpost la okuloj. Mi pensas, ke ĝi estas naĝema pro membranoj inter ĝiaj fingroj (aŭ tiuj ĉe bestoj nomiĝas ne fingroj, sed iel alie?).
Bonvolu klarigi, kiu scias, kio ĝi estas?
Ekspliku al mi pri ĝia nutrado, lavado, instruado kaj edukado.
Mi antaŭe dankas pro viaj klarigoj.
manu_fr (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오전 8:21:13
Terurĉjo:Saluton !
Bonvolu klarigi, kiu scias, kio ĝi estas?
Ekspliku al mi pri ĝia nutrado, lavado, instruado kaj edukado.
Mi antaŭe dankas pro viaj klarigoj.
Estas tiel nomita testudo de Florido. Mi ne tro scias pri ĝi, ĉar neniam posedis, nure ke la vendo de tiuj testudoj ne plu estas permesita en Francujo.
(eĉ Eŭropo mi kredas)
Ĝi ŝatas ja vivi en la akvo, sed NENIAM (!) forĵetu la testudon en viaj riveroj en plena naturo, ĉar ĝi provokas gravajn problemojn en la lokaj eko-sistemoj.
Mi pensas ke estus bone meti la testudon en akvario kun 1/2 akvo, 1/2 stonoj, kie ŝi povas ripozi.
amike
Manu
Mielo (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오전 9:57:53
Terurĉjo:Saluton!Kara Terurĉjo, mi kredas ke via testudo estas (Trachemys scripta) ruĝa orela juveltestudo. Mi legis en interreto: Ĝi devenis el Sud-Ameriko, el sud-orienta de Usono (Texas, Új-Mexikó, Oklahoma, Kansas, Indiana, Kentucky és Alabama). Ili estas aktiva se ili loĝas en 26-30 grada akvo. Se ni volas, ke ili estos pli kalma, la akvo estos 24 gradoj.
La okan de marto amikoj donacis al mia pliaĝa filino testudon. Por mi tio estis neatendita donaco. Hodiaŭ mia filino revenis hejmen de akademio por semajnfino kaj alportis la testudon. Pro la testudo mia hundinjo tutan vesperon estis iom freneza.
Mi fotis la tustudon. Pardonu min pro ne tre bona fotografaĵo, mi fotis per telefono, ĉar mia fotilo misfunkcias kaj petas min pri riparo.
La testudo havas verd-brunan koloron. Ambaŭflanke de ĝia kapo estas ruĝaj strietoj apudpost la okuloj. Mi pensas, ke ĝi estas naĝema pro membranoj inter ĝiaj fingroj (aŭ tiuj ĉe bestoj nomiĝas ne fingroj, sed iel alie?).
Bonvolu klarigi, kiu scias, kio ĝi estas?
Ekspliku al mi pri ĝia nutrado, lavado, instruado kaj edukado.
Mi antaŭe dankas pro viaj klarigoj.
Ilia manĝaĵo estas: nigra aŭ ruĝa kukollarvo, akvopulo, tubifekso, lokusto,araneo, tervermo, malgrandaj fiŝoj, vulgara akvosnejlo,salikoko, kokidhepato, spinaco, banano, pomo, karoto,tomato, akva veĝetaĵoj. (huhhhh!!) Vi povas doni al ĝi sekan hundmanĝaĵon, sed vi banu la hundmanĝaĵon en akvon dum 4 horo.
Ĉu mi estas komprenebla ?
Mielo (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오전 9:59:32
Mi esperas, ke via testudo estas tia.
Mielo (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오전 10:04:05
Mielo (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오전 10:07:44
http://www.vitawater.ru/terra/testud/turtles/tra-s...
Nu, mi devas kuiri..
T0dd (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오후 7:56:32
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오후 10:44:25
Ruse tiu testudo nomiĝas ruĝ-orela testudo kaj estas permesita por vendi en Rusio, ĉar ne estas alveturigita de Ameriko, ĝi naskiĝis ĉi tie.
Mi ĉion necesan dank'al via helpo trovis. Pri instruado kaj edukado, tio estis ŝerco.
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오후 11:01:06
manu_fr: Ĝi ŝatas ja vivi en la akvo, sed NENIAM (!) forĵetu la testudon en viaj riveroj en plena naturo, ĉar ĝi provokas gravajn problemojn en la lokaj eko-sistemoj.Manu, mi ŝatus liberigi la testudon malgraŭ mia filino jam preskaŭ enamiĝis al tiu kaj nomis ĝin Lola, sed... Ne forgesu pri rusa vintro. Vintre la testudo kaj ciuj ĝiaj posteuloj mortos pro frosto. Tial problemoj ne estos.
Manu
pastorant (프로필 보기) 2007년 3월 17일 오후 11:58:27
Terurĉjo:Teknősmanu_fr: Ĝi ŝatas ja vivi en la akvo, sed NENIAM (!) forĵetu la testudon en viaj riveroj en plena naturo, ĉar ĝi provokas gravajn problemojn en la lokaj eko-sistemoj.Manu, mi ŝatus liberigi la tustudon malgraŭ mia filino jam preskaŭ enamiĝis al tiu kaj nomis ĝin Lola, sed... Ne forgesu pri rusa vintro. Vintre la testudo kaj ciuj ĝiaj posteuloj mortos pro frosto. Tial problemoj ne estos.
Manu