Till sidans innehåll

Kio ĝi estas? Ree pri hejmbestoj

av Terurĉjo, 16 mars 2007

Meddelanden: 32

Språk: Esperanto

Terurĉjo (Visa profilen) 16 mars 2007 23:36:02

Saluton!
La okan de marto amikoj donacis al mia pliaĝa filino testudon. Por mi tio estis neatendita donaco. Hodiaŭ mia filino revenis hejmen de akademio por semajnfino kaj alportis la testudon. Pro la testudo mia hundinjo tutan vesperon estis iom freneza.
Mi fotis la tustudon. Pardonu min pro ne tre bona fotografaĵo, mi fotis per telefono, ĉar mia fotilo misfunkcias kaj petas min pri riparo.
La testudo havas verd-brunan koloron. Ambaŭflanke de ĝia kapo estas ruĝaj strietoj apudpost la okuloj. Mi pensas, ke ĝi estas naĝema pro membranoj inter ĝiaj fingroj (aŭ tiuj ĉe bestoj nomiĝas ne fingroj, sed iel alie?).
Bonvolu klarigi, kiu scias, kio ĝi estas?
Ekspliku al mi pri ĝia nutrado, lavado, instruado kaj edukado.
Mi antaŭe dankas pro viaj klarigoj.

manu_fr (Visa profilen) 17 mars 2007 08:21:13

Terurĉjo:
Bonvolu klarigi, kiu scias, kio ĝi estas?
Ekspliku al mi pri ĝia nutrado, lavado, instruado kaj edukado.
Mi antaŭe dankas pro viaj klarigoj.
Saluton !

Estas tiel nomita testudo de Florido. Mi ne tro scias pri ĝi, ĉar neniam posedis, nure ke la vendo de tiuj testudoj ne plu estas permesita en Francujo.
(eĉ Eŭropo mi kredas)
Ĝi ŝatas ja vivi en la akvo, sed NENIAM (!) forĵetu la testudon en viaj riveroj en plena naturo, ĉar ĝi provokas gravajn problemojn en la lokaj eko-sistemoj.
Mi pensas ke estus bone meti la testudon en akvario kun 1/2 akvo, 1/2 stonoj, kie ŝi povas ripozi.

amike

Manu

Mielo (Visa profilen) 17 mars 2007 09:57:53

Terurĉjo:Saluton!
La okan de marto amikoj donacis al mia pliaĝa filino testudon. Por mi tio estis neatendita donaco. Hodiaŭ mia filino revenis hejmen de akademio por semajnfino kaj alportis la testudon. Pro la testudo mia hundinjo tutan vesperon estis iom freneza.
Mi fotis la tustudon. Pardonu min pro ne tre bona fotografaĵo, mi fotis per telefono, ĉar mia fotilo misfunkcias kaj petas min pri riparo.
La testudo havas verd-brunan koloron. Ambaŭflanke de ĝia kapo estas ruĝaj strietoj apudpost la okuloj. Mi pensas, ke ĝi estas naĝema pro membranoj inter ĝiaj fingroj (aŭ tiuj ĉe bestoj nomiĝas ne fingroj, sed iel alie?).
Bonvolu klarigi, kiu scias, kio ĝi estas?
Ekspliku al mi pri ĝia nutrado, lavado, instruado kaj edukado.
Mi antaŭe dankas pro viaj klarigoj.
Kara Terurĉjo, mi kredas ke via testudo estas (Trachemys scripta) ruĝa orela juveltestudo. Mi legis en interreto: Ĝi devenis el Sud-Ameriko, el sud-orienta de Usono (Texas, Új-Mexikó, Oklahoma, Kansas, Indiana, Kentucky és Alabama). Ili estas aktiva se ili loĝas en 26-30 grada akvo. Se ni volas, ke ili estos pli kalma, la akvo estos 24 gradoj.
Ilia manĝaĵo estas: nigra aŭ ruĝa kukollarvo, akvopulo, tubifekso, lokusto,araneo, tervermo, malgrandaj fiŝoj, vulgara akvosnejlo,salikoko, kokidhepato, spinaco, banano, pomo, karoto,tomato, akva veĝetaĵoj. (huhhhh!!) Vi povas doni al ĝi sekan hundmanĝaĵon, sed vi banu la hundmanĝaĵon en akvon dum 4 horo.

Ĉu mi estas komprenebla ? rido.gif

Mielo (Visa profilen) 17 mars 2007 09:59:32

La Trachemys scripta.

Mi esperas, ke via testudo estas tia. sal.gif

Mielo (Visa profilen) 17 mars 2007 10:04:05

Jen:

Mielo (Visa profilen) 17 mars 2007 10:07:44

Mi trovis al vi ruŝan paĝon:

http://www.vitawater.ru/terra/testud/turtles/tra-s...

Nu, mi devas kuiri.. sal.gif

T0dd (Visa profilen) 17 mars 2007 19:56:32

Mi neniam studis teon..... rideto.gif

Terurĉjo (Visa profilen) 17 mars 2007 22:44:25

Tutkoran dankon al ĉiuj respondintoj, precipe al vi, kara Mielo!
Ruse tiu testudo nomiĝas ruĝ-orela testudo kaj estas permesita por vendi en Rusio, ĉar ne estas alveturigita de Ameriko, ĝi naskiĝis ĉi tie.
Mi ĉion necesan dank'al via helpo trovis. Pri instruado kaj edukado, tio estis ŝerco.

Terurĉjo (Visa profilen) 17 mars 2007 23:01:06

manu_fr: Ĝi ŝatas ja vivi en la akvo, sed NENIAM (!) forĵetu la testudon en viaj riveroj en plena naturo, ĉar ĝi provokas gravajn problemojn en la lokaj eko-sistemoj.
Manu
Manu, mi ŝatus liberigi la testudon malgraŭ mia filino jam preskaŭ enamiĝis al tiu kaj nomis ĝin Lola, sed... Ne forgesu pri rusa vintro. Vintre la testudo kaj ciuj ĝiaj posteuloj mortos pro frosto. Tial problemoj ne estos.

pastorant (Visa profilen) 17 mars 2007 23:58:27

Terurĉjo:
manu_fr: Ĝi ŝatas ja vivi en la akvo, sed NENIAM (!) forĵetu la testudon en viaj riveroj en plena naturo, ĉar ĝi provokas gravajn problemojn en la lokaj eko-sistemoj.
Manu
Manu, mi ŝatus liberigi la tustudon malgraŭ mia filino jam preskaŭ enamiĝis al tiu kaj nomis ĝin Lola, sed... Ne forgesu pri rusa vintro. Vintre la testudo kaj ciuj ĝiaj posteuloj mortos pro frosto. Tial problemoj ne estos.
Teknős

Tillbaka till toppen