Ke daftar isi

oni

dari crescence, 11 Desember 2009

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

crescence (Tunjukkan profil) 11 Desember 2009 06.00.23

Saluton,

Ĉu la vorto "oni" havas du signifojn, kiel en la franca ?
- oni = nekonata homo
- oni = ni

Dankon pro viaj respondoj.

Crescence

darkweasel (Tunjukkan profil) 11 Desember 2009 06.33.10

Ne.

PMEG pri Oni
"En iuj lingvoj oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne eblas en Esperanto: — Kiel vi fartas, amikoj? — Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas."

Atentu krome, ke diri "ni" estas pli mallonge (estas male en la franca - kvankam "on" kaj "nous" estas same longaj, la konjugacifinaĵo -ons plilongigas frazojn kun "nous"). Do, eĉ se tio eblus, mi ne dirus ĝin, ĉar ĝi neniel plisimpligas ion.

crescence (Tunjukkan profil) 11 Desember 2009 17.05.04

Dankon pro tiu klara klarigo !

Kembali ke atas