Al la enhavo

Se ekzistus Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie?

de erinja, 2009-decembro-17

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

dombola (Montri la profilon) 2010-januaro-27 09:39:55

http://www.youtube.com/watch?v=agdZcmzvSvs

La semo de ia Esperantujo jam estas plantita pli ol kvindek jaroj en la koro de la Sudamerikana Giganto.Ĝi estas vizitada de esperantistoj el la tuta mondo, sed mi ne vizitis ĝin persone.Mi vendas la fiŝon por la prezo de mi pagita.
Se la supre ligilo ne funkcios, serĉu "bieno bona espero" ĉe la reto.

CubeF (Montri la profilon) 2010-februaro-04 01:52:16

Esperantujo ekzistas kaj mi loĝas en ĝi, pli precize en ĝia Slovakia parto. Kaj Slovakion mi ŝatas, estas belega naturo tie ĉi, kaj longa historio de kiu radikas mia persono. Do, post tiu pensado mi diras JES, mi daŭre ŝatas loĝi en Slovakia parto de Esperantujo lango.gif

Reen al la supro