Al la enhavo

Se ekzistus Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie?

de erinja, 2009-decembro-17

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2009-decembro-17 14:58:19

Se ekzistus vera lando de Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie? Kial, aŭ kial ne?

gyrus (Montri la profilon) 2009-decembro-17 16:11:57

Jes, ĉar tio amuzus kaj interesus.

robinast (Montri la profilon) 2009-decembro-17 16:31:00

Ne - ĉar mi ne deziras loĝi nenie krom mia hejmlando. Sed certe mi estus ofta gasto en Esperantujo!

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-decembro-17 17:25:26

Ne, ĉar se ekzistus tia ŝtato esperanto estus nacia lingvo kaj ne plu neŭtrala. Eble tio estus konvena al la framasonoj en Esperanta Civito.

Continuum (Montri la profilon) 2009-decembro-17 17:28:06

Kial ne !? rideto.gif tio estus tre interese vivi ĉiukune! sed mi volus la varman sunon tutjare ankaŭ okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-17 21:03:52

AlfRoland:Ne, ĉar se ekzistus tia ŝtato esperanto estus nacia lingvo kaj ne plu neŭtrala.
Vi pravas, Esperanto ne plu estus neŭtrala internacia lingvo se ĝi estus la oficiala lingvo de iu lando.
Krome, ĉu ne estas Esperantujo ĉie, kie Esperantistoj renkontiĝas? Kaj eble eĉ tie, kie unuopulo okupiĝas pri Esperanto.

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-17 21:29:21

Mi certe volus viziti tian landon, sed ĉu loĝi tie - mi ne scias.

Estas bone pensiga hipoteza demando. Ĝi sekvigas aliajn demandojn: kia lando estus 'Esperantujo'? Kia estus ĝiaj polisoj al aliaj landoj? Kia estus ĝia sinteno al eksterlandaj Esperantistoj? Ĉu ĝia baza sinteno estu inspirita de la homaranismo de Zamenhof? Kiel oni havigu la teron?

Pli baze, la ideo de lando 'Esperantujo' etendas la ideon de Zamenhof de neŭtrala lingvo al neŭtrala nacio. Ĉu nacio vere povas esti la plej neŭtrala inter ĉiuj aliaj?

roint (Montri la profilon) 2009-decembro-17 21:50:20

Fakte, mi verŝajne enmigrus tien. Speciale se ĝi estus regata bone. Eblas ke mi estas tre (aŭ tro) esperema, sed mi efektive pensas ke la homoj ja estus bonaj, konsciencaj aŭ almenaŭ pensemaj. Kaj ĉiukaze, ŝanĝo de paŝo plaĉus al mi nune.

Kial, ĉu vi planas aĉeti ian malgrandan insulon ie?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-17 21:59:36

Jes sed mi certe loĝos en iu kvartalo kie uloj cidiras okulumo.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-decembro-18 00:56:44

Ceeeeerte ne!
Ve, estus tre teda vekiĝi kaj kanti "La Espero" respekte al la Esperanto-Flago kaj omaĝe al Doktoro Zamenhofo...

Vivu la plurlingvecon!

okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro