Al la enhavo

Ĉu la klimata kontrakto kontentigas?

de Iippa, 2009-decembro-19

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

peteris92 (Montri la profilon) 2009-decembro-22 15:53:28

Oni ne devas malaltigi poluecon. Tutmonda varmiĝo estas elpensata pro ekologoj, kiuj donos al ili multe da monoj pro ekologaĵoj. Unu de malveraĵoj, per kiu oni provas nutrigi nin.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-22 18:49:46

Vi eraregas. Neniu scienca instituto dubas pri tutmonda varmiĝo, nek pri la homa kulpo.

Kurawiri (Montri la profilon) 2009-decembro-22 20:55:34

Iuri,
Via teorio estas tre interesa: ĉu vi vere kredas, ke tiu amasinformo pri tutmonda klimatŝanĝo estas fakte amaspropagando kaj mensmanipulado nur pro ekonomiaj kialoj? mi ŝatus multe interŝanĝi retmesaĝojn kun vi pri tiu temo.
Amike,

Vincent "Kurawiri" Grousset

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-23 00:30:08

iurigaspar:Mi ne poezias. Ĉu vi kredas la aferon tiel simpla?
Kompreneble la afero ne estas ne tiel simpla. Ĉu vi vere atendis pruvon ĉi tie? Mi almenaŭ diris unu fakton, vi ĝis nun nur parolis pri suspektoj.
iurigaspar:
Ne ne, la negocoj estas tre realaj, ne trompo. La trompon oni faras al la popoloj ĝuste por pravigi la negocojn. Vi povas ĉiutage vidi ekzemplojn pri tio se vi iom pensos pri registaraj balotoj, falsaj promesoj, koruptado, la riĉeco de ĉiopovuloj kaj la mizero de la popoloj...
Sekve mi respondas al vi: trompo de tiuj kiuj havas la povon (la ekonomian evidente, ja ĝi estas nuntempe la ĉefa povo: la egaj internaciaj entreprenoj, la plej riĉaj uloj sur la tero) kaj siaj servantoj (tiuj kiuj ŝajne regas nin).
Plu: la interkonsenton oni ne atingas kiam la disputo pri povo estas akrega kaj la monda ekonomia kaj socia situacio senespera.
Rigardu mem vian mesaĝon, eĉ ne unu fakto. Mi ja ankaŭ kredas ke internaciaj entreprenoj kaj riĉuloj malbone influas la politikon. La Usono sub la prezidento Bush ja ĉiam agadis laŭ la interesoj de la naftoindustrio. Kial ili neniam agnoskis la tutmondan varmiĝon kaj kial nun la Usono sub la prezidento Obama komencas ŝanĝi tion?
VEKIĜU amikoj! Mi ne povas kredi ke tiel multaj Esperantistoj estas paranojuloj. Vi ne povas sincere kredi ke preskaŭ ĉiu scientisto kiu okupiĝas pri tiu temo estas parto de tutmonda komploto.
iurigaspar:Ja ni vivas en katastrofa mondo, sed la realaj katastrofoj estas anstataŭigataj de aliaj pli konvenaj: estas milionoj da mortantaj malsatuloj, sed la katastrofo estas iu inundo aŭ incendio en la antipodo; estas milionoj da homoj kiuj suferas, sed oni defendu la bestojn, ktp, ktp.
La malĝojega vero estas, ke la amaskomunikiloj traktas nur tion kio influas la riĉajn landojn. Malsato jam ekzistas dum jardekoj kaj ne estas problemo de la riĉuloj, sed klimataj ŝanĝiĝoj trafos ĉiujn homojn.

iurigaspar (Montri la profilon) 2009-decembro-23 11:32:59

Kurawiri:Iuri,
Via teorio estas tre interesa: ĉu vi vere kredas, ke tiu amasinformo pri tutmonda klimatŝanĝo estas fakte amaspropagando kaj mensmanipulado nur pro ekonomiaj kialoj? mi ŝatus multe interŝanĝi retmesaĝojn kun vi pri tiu temo.
Amike,

Vincent "Kurawiri" Grousset
Saluton,
Mi pensas, ke multaj eblecoj estas. Kaj eĉ se ĉiuj ni interkonsentus pri la tutmonda varmiĝo, siaj detruaj efikoj kaj la homa kulpo, eĉ tiam komplotoj povus ekzisti, ĉar ĉiam estas tiuj kiuj profitas el la aliula mizero kaj devas pro tio amaspropagandi kaj mensmanipuli.

Fakte amaspropagando kaj manipulado estas parto de nia vivo, sed multaj ne vidas aŭ rifuzas kredi ĝin. Agnoski tion ne signifas esti frenezulo aŭ paranojulo, kiel horsto sugestas, sed dedukti la realon el simplaj ĉiutagaj faktoj.

La banala vivo estas tia, plena de falsaĵoj kaj de rimedoj por verigi ilin. Iuj kredas la ŝajnajn verojn kaj akre defendas ilin, kiel oni ĉie vidas, ankaŭ en ĉi forumo. Aliaj estas pli singardaj kaj vidas transe.

Per la mesaĝoj mi nur volis alerti la samideanojn pri aliaj eblecoj kiujn oni malofte vidas aŭ aŭdas esprimatajn. Estas sane dubi. Kaj multfoje la mondo estas multe pli malbona ol oni kredas.

Se vi volas interŝanĝi mesaĝojn, estu libera fari ĝin per la mesaĝilo de lernu.net.

Brakumon,
Iuri

iurigaspar (Montri la profilon) 2009-decembro-23 12:11:57

horsto:Mi almenaŭ diris unu fakton, vi ĝis nun nur parolis pri suspektoj. (...)
Rigardu mem vian mesaĝon, eĉ ne unu fakto.
Suspektoj, faktoj...
Mi donas al vi klarigan ekzemplon: granda parto de la mondo estis trompita pri la amasmortigiloj en Irako kiuj servis kiel preteksto por fari kruelan militon. Granda parto sed ne tuto, ĉar iuj, inter kiuj mi, de la komenco ne kredis la oficialan veron kaj suspektis.

Tamen, la faktoj (jen veraj, jen falsaj, kondiĉe ke ili servu la trompon) estas ĉiam pliaj ĉe la trompuloj, ĉu ne? La tasko de la suspektemuloj estas ĉiam plej malfacila. Sed finfine aliaj profundaj faktoj elmerĝas kaj la realo aperas. (kiel oni diras portugale "La vero ĉiam elmerĝas").

Kaj kelkaj jaroj pasis kaj neniu trovis la amasmortigilojn. Dume la kulpuloj murdis pli ol miliono kaj lasis landon ruinigitan, sed komence "ĉiuj" kredis la bonvolan celon.

Mi ne gratulas min pro tiuj divenoj. Mia sinteno estas tre amara, ĉar, imagu, de la komenco kaj dum jaroj vi vidas kio okazas kaj malmulton povas fari kontraŭe.

Kiel mi jam diris, mi profitis la forumon por alerti pri aliaj eblecoj, por ke ni ĉiuj pensu. Eble la globa varmiĝo estas ĉe ni, eble la homo (sed kiuj precize? certe ne mi nek vi, kredu) estas kulpa, tamen vi kredu ke ene de tiu afero ekzistas grandaj kaŝitaj negocoj kiuj kiel ĉiam pli riĉigas la kulpulojn kaj pli malriĉigas la ceterajn simplajn homojn.

Kaj jes, la riĉigo de ulo ne estas neŭtrala afero, ĝi kaŭzas malriĉecon ĉe aliaj. Jam la portugala verkisto de la XIX-a jarcento skribis: "Kiom da povruloj estos necesaj por fari unu riĉulon?"

Amike via, kaj ne paranoje,
Iuri

iurigaspar (Montri la profilon) 2009-decembro-23 12:23:46

horsto:La malĝojega vero estas, ke la amaskomunikiloj traktas nur tion kio influas la riĉajn landojn. Malsato jam ekzistas dum jardekoj kaj ne estas problemo de la riĉuloj, sed klimataj ŝanĝiĝoj trafos ĉiujn homojn.
Bone, do ni konsentas pri la malneŭtraleco de la amaskomunikiloj. Kiel vi povas facile vidi, tio estas alia konstanta trompo, ĉikaze amaspropagandita de la propraj interesatoj. Mi ĉiam ridetas kiam mi aŭskultas "neŭtralan" raportiston en teleĵurnalo aŭ simila programo aserti sian neŭtralecon.

Neniu estas neŭtrala. Ĉiu havas sian opinion kaj defendas ĝin. Kaj tio validas por la amaskomunikiloj, kiuj defendas la opiniojn de la posedantoj, kompreneble, por la juĝejoj, por la prezidanto de la respubliko, ktp...

Tutsimple la malneŭtraleco povas esti pli evidenta aŭ pli kaŝita (foje nur spertaj okuloj kaj oreloj kapablas senci ĝin), tio dependas de la necesoj kaj de la ekstera premo.

Amike,
Iuri

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-23 15:20:20

Vi ne devas fidi amaskomunikilojn, nek registarojn. Rigardu sciencajn gazetojn, demandu sciencajn institutojn. Malkovri la veron estas ilia devo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-decembro-23 16:40:05

Ŝak:... estas iu terura nekomprenebla behinaĵo.
Mi jam ricevis privatan mesaĝon kion signifas la vorto behinaĵo, do verŝajne mi devas respondi ĉi tie....
temas pri ĉi tiu libro el la baza legolisto Ĝi vere estas interesa kaj leginda libro. Kiel vi povas legi en vikipedio , tie estas priskribitaj 2 popoloj : hinoj kaj behinoj. La vorto behinaĵo estas ŝajne mia derivaĵo de la vorto behino (eble ĝi vere estas en tiu libro, kaj eble ne. Mi ne memoras ĝuste)

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-23 18:54:56

iurigaspar:Kiel mi jam diris, mi profitis la forumon por alerti pri aliaj eblecoj, por ke ni ĉiuj pensu.
Mi plejparte sampopinias kun vi, oni ne fidu la grandegajn firmaojn kaj la registarojn.
iurigaspar:
Amike via, kaj ne paranoje,
Iuri
Paranojo ĝis certa grado ne estas malbona afero, mi ne volis ofendi iun ajn.
iurigaspar:Bone, do ni konsentas pri la malneŭtraleco de la amaskomunikiloj.
Certe la amaskomunikiloj estas ne ĉiam neŭtralaj, tion ni ja devis sperti dum la lasta milito kontraŭ la Irako en Usono. Sed tamen okazas tiaj aferoj kiel ekz. la Watergate skandolo, ke gazeto eltrovas kaj publikigas ion kio faligas registaron.
La gazetoj en la okcidenta mondo obeas ne nur la registarojn kaj la firmaegojn. Se ili vidas ŝancon altiri legantojn tiam ili volonte skribas ankaŭ pri tiaj skandaloj. Almenaŭ mi esperas, ke estas ankoraŭ tiele.
Rogir:
Vi ne devas fidi amaskomunikilojn, nek registarojn. Rigardu sciencajn gazetojn, demandu sciencajn institutojn. Malkovri la veron estas ilia devo.
La scienco ne plu estas tiel libera kiel ĝi estis antaŭe. En Germanujo kaj ankaŭ en multaj aliaj landoj oni reorganizas la sciencon. Ĉio estas dividita en projektoj, kiuj ricevas monon post regulaj prijuĝadoj. Kaj la mono ofte venas ne de la ŝtato, sed de la industrio.

Reen al la supro