Al la enhavo

Ĉu la klimata kontrakto kontentigas?

de Iippa, 2009-decembro-19

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

peteris92 (Montri la profilon) 2009-decembro-23 20:29:38

Rogir:Vi eraregas. Neniu scienca instituto dubas pri tutmonda varmiĝo, nek pri la homa kulpo.
Estas institutoj, kiuj informigas, ke varmiĝo estas pro pleja aktiveco de la suno. Sed Ekologia lobby estas tre forta. Ekoterrorismo estas tre "trendy", sed ni ne vidas, ke ni devas pagi pli kaj pli multe pro tio.

Post kelkaj jaroj eble tiu estos certa, oni aperigos dokumentojn, en kiu estos dirata, ke homa kulpo estas la plej granda mensogo de komenco de nova miliaro.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-23 23:35:17

La suno dum la lastaj sep jaroj malpliaktiviĝis. La aktiveco de la suno okazas laŭ dek-unujaraj cikloj. Mi ankoraŭ atendas ian ajn pruvon de vi.

Jakovo (Montri la profilon) 2009-decembro-24 13:04:47

peteris92:... Ekologia lobby estas tre forta. Ekoterrorismo estas tre "trendy", sed ni ne vidas, ke ni devas pagi pli kaj pli multe pro tio.
Mi ja tute komprenas, ke POVAS esti ke tuttera varmiĝo ne veras (kvankam mi preskaŭ certas), sed KIU ajn havas intereson farigi onin pli ekologia?

Esti pli ekologia ja ne helpas iun ajn krom nin mem, ĉu ne? Se ni ekzemple ne poluas niajn akvojn ni ne devas ĝin purigi multekoste, kie oni povas supozi ke kelkaj industrioj volus farigi nin polui plu aŭ pli.

Aliaj ekzemploj:

Kial ne ekzistas pli da elektraj aŭtomobiloj? Eble ĉar la nafta industrio kaj la aŭtomobila industrio tiel ne plu estus tia riĉa.

Kial estas la prezo por nafto ankoraŭ tiel malalta kvankam ni scias ekde longe ke la rezervujoj baldaŭ malpleniĝos? Eble ĉar alie ni nin serĉus nedependaj energifontoj kaj do ni ne plu estus dependa de la nafta industrio.

Mallongigante, mi certe komprenas rezonojn por lobii (lobio = premgrupo) favore al nafto, sed mankas rezonoj lobii favore al medio-protektado kaj kontraŭ tutmonda varmiĝo farite pleje de CO2.

Ĉu vi ne vidas ke ni pagos multe pli pro la riparado de la eblaj difektoj al por la antaŭmalhelpo de tiuj?

Reen al la supro