Đi đến phần nội dung

la Diktatoro kaj esperantaj vortoj

viết bởi crescence, Ngày 21 tháng 12 năm 2009

Tin nhắn: 9

Nội dung: Esperanto

crescence (Xem thông tin cá nhân) 11:52:59 Ngày 21 tháng 12 năm 2009

saluton,
Mi vidis, hieraŭ, sur la televizia ĉeno ARTE, la filmon "La Diktatoro" kun Karlo Chaplin. Mi vidis vortojn kun la finaĵo "-j", skribitajn sur montrofenestroj. Ĉu ili estas esperantaj vortoj ?

Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 11:58:37 Ngày 21 tháng 12 năm 2009

Jes. Mi neniam vidis tiun filmon, sed mi plurfoje legis, ke Chaplin skribis Esperante la vortojn de la ŝildoj de butikoj, por ne klare montri la naciecon de la diktatoro.

Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 12:07:22 Ngày 21 tháng 12 năm 2009

Mi vidis tiun filmon multe da fojoj, kaj mi neniam rimarkis pri tio shoko.gif

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 19:07:35 Ngày 21 tháng 12 năm 2009

crescence:saluton,
Mi vidis, hieraŭ, sur la televizia ĉeno ARTE, la filmon "La Diktatoro" kun Karlo Chaplin. Mi vidis vortojn kun la finaĵo "-j", skribitajn sur montrofenestroj. Ĉu ili estas esperantaj vortoj ?
Kompreneble ! rideto.gif

Kvankam mi vidis tiun kinaĵon plurafoje, mi rimarkis nur tion kiam mi legis ĝin rete.

La oratoraĵa lingvo de la malbona Hinkel tamen tre misteras, sed ĝi ĉiam ridigas min. rido.gif

Miland (Xem thông tin cá nhân) 20:52:58 Ngày 21 tháng 12 năm 2009

Jen Youtube video kun la Esperantaj afiŝoj el la filmo. Estas du afiŝoj kun j: Ĉambroj (aperas je 0:32) kaj Vestaĵoj Malnovaj (0:36).

crescence (Xem thông tin cá nhân) 08:19:09 Ngày 22 tháng 12 năm 2009

Do, mi ne sonĝis !
Mi min demandas, kial Karlo Ĉaplin uzis Esperanton...

Miland (Xem thông tin cá nhân) 12:04:47 Ngày 22 tháng 12 năm 2009

crescence:Mi min demandas, kial Karlo Ĉaplin uzis Esperanton...
La filmo la granda diktatoro estis satiro. Hitler estis kontraŭ Esperanto kiel 'juda konspiro', do la filmo mokis lin ĉi tiel, uzante la lingvon en afiŝoj kaj havante judan friziston kiu aspektas kiel la diktatoro. Jen kaj jen rilataj angla-lingvaj artikoloj.

Ha, ĉi tiu diskuto vekis mian deziron vidi la filmon denove. Instigi homojn ĝui artaĵon estas konvena celo de kritikado, ĉu ne!

victornino (Xem thông tin cá nhân) 19:11:31 Ngày 25 tháng 12 năm 2009

Oni povas elŝuti tiun filmon kun subtekstoj, per filmoj.net
http://filmoj.net/la-diktatoro

crescence (Xem thông tin cá nhân) 09:27:06 Ngày 26 tháng 12 năm 2009

victornino:Oni povas elŝuti tiun filmon kun subtekstoj, per filmoj.net
http://filmoj.net/la-diktatoro
Dankon pro tiu retadreso, kiun mi ne konis.

Quay lại