去目錄頁

Kiel nomiĝas la arĥivo?

darkweasel, 2009年12月23日

讯息: 5

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2009年12月23日下午1:32:05

[url=http://eo.lernu.net/komunikado/mesaĝoj/ricevitaj.php]Ricevitaj mesaĝoj[/url]
El la kestoj "Ricevitaj" kaj "Senditaj" ĉiutage estas forviŝataj mesaĝoj, kiuj estis senditaj aŭ ricevitaj antaŭ pli ol 6 monatoj. Se vi ne volas perdi iun mesaĝon, metu ĝin en la keston "Arkivigitaj".
Tiu kesto tamen, laŭ la supra ligilaro, nomiĝas "Arkivitaj". Mi ne scias, kiu formo estas ĝusta, sed almenaŭ unuecigu tion okulumo.gif

(Mi ĉiuokaze preferas arĥiv/, sed tio estas alia temo.)

dimichxp (显示个人资料) 2009年12月23日下午2:14:25

Laŭ PMEG ambaŭ formoj estas samsignifaj kaj uzataj egale.

darkweasel (显示个人资料) 2009年12月29日下午2:42:09

Kie PMEG diras tion?

dimichxp (显示个人资料) 2009年12月29日下午2:56:46

darkweasel:Kie PMEG diras tion?
En la fino de artikolo ĉe http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiks... (interalie, kial ligiloj faritaj per LIG ne funkcias?).

darkweasel (显示个人资料) 2009年12月30日下午12:35:17

dimicĥp:(interalie, kial ligiloj faritaj per LIG ne funkcias?).
Ĉar vi fuŝe metis "" ĉirkaŭ la retadreson - sen tiuj signoj devus funkcii.

回到上端