Al la enhavo

Kiel nomiĝas la arĥivo?

de darkweasel, 2009-decembro-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-23 13:32:05

[url=http://eo.lernu.net/komunikado/mesaĝoj/ricevitaj.php]Ricevitaj mesaĝoj[/url]
El la kestoj "Ricevitaj" kaj "Senditaj" ĉiutage estas forviŝataj mesaĝoj, kiuj estis senditaj aŭ ricevitaj antaŭ pli ol 6 monatoj. Se vi ne volas perdi iun mesaĝon, metu ĝin en la keston "Arkivigitaj".
Tiu kesto tamen, laŭ la supra ligilaro, nomiĝas "Arkivitaj". Mi ne scias, kiu formo estas ĝusta, sed almenaŭ unuecigu tion okulumo.gif

(Mi ĉiuokaze preferas arĥiv/, sed tio estas alia temo.)

dimichxp (Montri la profilon) 2009-decembro-23 14:14:25

Laŭ PMEG ambaŭ formoj estas samsignifaj kaj uzataj egale.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-29 14:42:09

Kie PMEG diras tion?

dimichxp (Montri la profilon) 2009-decembro-29 14:56:46

darkweasel:Kie PMEG diras tion?
En la fino de artikolo ĉe http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiks... (interalie, kial ligiloj faritaj per LIG ne funkcias?).

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-30 12:35:17

dimicĥp:(interalie, kial ligiloj faritaj per LIG ne funkcias?).
Ĉar vi fuŝe metis "" ĉirkaŭ la retadreson - sen tiuj signoj devus funkcii.

Reen al la supro