Al la enhavo

ri

de Junpe, 2009-decembro-23

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Pauciuso (Montri la profilon) 2010-januaro-05 01:02:29

Saluton! Mi pensas ke c'iun situacion koncerne la lingvon, oni devas solvi. Nature, oni vere ne povas sole krei lingvon, c'ar oni ligig'as al siaj kutimoj kaj la bonajn solvojn DI (s'i au' li) s'atus hejmece uzi. Sed ni uzas plur mil lingvojn. Ni do devus esti paciencaj. Nia lingvo - komlo (KOmuna LingvO) - tre dinamisme s'ang'ig'os, c'ar anstatau' ni - la uzantoj - neniu povas por ni solvi la defiojn, tion kion ni devos solvi. La proponata RI delonge estas jam uzata lau' mia sperto. Kiam mi pensadis pri la solvo min interesis la plej gravaj konsiderindaj'oj. Lingvoj s'atas progresi al la molig'o. Ne restis multaj konsonantoj. BI devus esti uzata kiel plurala dua persono. Por mi do plac'as la litero D-o. Ni nature scias ke la ne kontentiga solvo de iu solvenda defio bezonas multe pli da energio ol nur memorigi.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-05 04:46:40

Vilinilo:
sinjoro:"5. Personaj pronomoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto) (...)".

Neniu el gramatiklibroj, per kiuj ĉi-momente mi povas konsultiĝi, asertas ke "ĝi" uzeblas por plenkreskuloj, ekz. PMEG:

"Oni uzas "ĝi" ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzi "li", kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias".
Nu, mi ne povas diskuti kontraŭ la Fundamento... sed kompreneble infanoj estas nek objektoj nek bestoj, do rigore laŭfundamente, eĉ uzado de ĝi por infanoj estus erara, kvankam kutimo kaj tradicio ĝin permesu. Plej gravas ke uzado de ĝi kiel seksneŭtrala pronomo ne mallogikas, do se sufiĉe multaj personoj deziras, ili povas ŝanĝi kutimon.
De la Fundamenta Ekzercaro:
- La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.
- La infano serĉis sian pupon; mi montris al
la infano, kie kuŝas ĝia pupo.
- Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.

Sekve, "ĝi" estas taŭga por infanoj, kaj "li" por plenkreskuloj. Tamen, mi ja ŝatas "tiu".

tommjames (Montri la profilon) 2010-januaro-05 10:18:21

Vilinilo:Se multaj personoj ekuzus ĝi kiel neŭtrala pronomo, baldaŭ tiu estus kutima uzado. Oni rajtas uzi lingvojn (iujn ajn) kree, ĉu ne?
Se multaj uzus ĝin mi tre feliĉe sekvus ilin. Kiel mi jam diris, mi ne vidas bazan problemon en ĝi, krom la fakto ke preskaŭ neniu uzas ĝin. Sed mi preferas paroli la lingvon tiel, kiel ĝi estas efektive parolata en la reala mondo. Ŝajnas ke la plimulto sentas tiel, kaj tial "ĝi" por plenkreskuloj neniam populariĝis, kaj mi aŭdacus diri nek populariĝos.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-05 10:45:24

Oŝo-Jabe:... Tamen, mi ja ŝatas "tiu".
@tommjames
Ankaŭ mi ŝatas tiu. Do oni ne povas formi adjektivon tia, kiu jam estas okupata kaj havas alian signifon, ĉu ne?
"Mi vidis personon.
Ĝia/lia tia mantelo estis nigra."
Kion vi opinias?

sergejm (Montri la profilon) 2010-januaro-05 11:34:27

Eddycgn:
Oŝo-Jabe:... Tamen, mi ja ŝatas "tiu".
@tommjames
Ankaŭ mi ŝatas tiu. Do oni ne povas formi adjektivon tia, kiu jam estas okupata kaj havas alian signifon, ĉu ne?
"Mi vidis personon.
Ĝia/lia tia mantelo estis nigra."
Kion vi opinias?
Ties mantelo estis nigra.

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-05 12:35:04

Eddycgn:
"Mi vidis personon.
Ĝia/lia tia mantelo estis nigra."
Kion vi opinias?
sergejm pravas, aŭ vi simple diras:
La mantelo de tiu persono estas nigra.
Sed kiel ofte okazas tio, ke vi vidas personon kaj vi ne scias la sekson de tiu persono?
Eĉ se ekzistus nova neŭtra pronomo, tiam ĝi estus apenaŭ uzata, ĉar tiu pronomo kaŭzus la saman problemon kiel "ĝi":
Se vi parolas pri iu persono kaj vi uzas "ĝi" aŭ la novan neŭtran pronomom, tiam tio signifas ke vi ne povas distingi ĉu tiu persono estas virino aŭ viro, kaj tio certe ne plaĉas al tiu persono.
Por bebo tio ne estas ofendo, ke vi ne tuj scias la sekson, tial "ĝi" perfekte taŭgas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-05 14:10:15

horsto:
sergejm pravas....
Vi pravas, mi usus tiu/ties,
Supoze mi vidis tiun personon nokte en la mallumo, varŝajne ŝtelisto aŭ ŝtelistino,
Vi diros, se estas ŝtelisto, tiam varŝajne estis viro!
“Da war jemand unten im Dunkel in einem schwarzen Mantel. Er/sie/es ist sofort weggelaufen“.
Esperante „tiu“ lokiĝas tie tre bone.

Pardonu se mi denove rilatas al latinaj lingvoj, kie oni ne diferencas inter bestoj, infanoj kaj plenkreskuloj aŭ oni povas plibone preterlasi la subjekton.

Estas nur problemo ke oni necesas lerni kaj kutimiĝi, ĉu ne?

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-05 17:15:12

tommjames:
Vilinilo:Se multaj personoj ekuzus ĝi kiel neŭtrala pronomo, baldaŭ tiu estus kutima uzado. Oni rajtas uzi lingvojn (iujn ajn) kree, ĉu ne?
Se multaj uzus ĝin mi tre feliĉe sekvus ilin. Kiel mi jam diris, mi ne vidas bazan problemon en ĝi, krom la fakto ke preskaŭ neniu uzas ĝin. Sed mi preferas paroli la lingvon tiel, kiel ĝi estas efektive parolata en la reala mondo. Ŝajnas ke la plimulto sentas tiel, kaj tial "ĝi" por plenkreskuloj neniam populariĝis, kaj mi aŭdacus diri nek populariĝos.
Eble vi pravas malgajo.gif

Reen al la supro