Al la enhavo

Ĉu viaj gekoramikoj ankaŭ parolas Esperanton?

de Jakovo, 2009-decembro-26

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

betoxx (Montri la profilon) 2009-decembro-28 04:16:14

Fakte mi eklernis esperanton pro la mia, sed poste nur estas mi kiu parolas esperanton kaj kontraŭe oni malamas esperanton kaj oni ĝenas min pro tio =(

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-decembro-29 14:58:52

Mia koramiko lernis Eon de longe. Kiam mi renkontis lin mi nek parolis nek sciis ke egzistis Eo!
Mi eklernis ĝin de aprilo de ĉi jare.. okulumo.gif

Fafa

Rodrigoo (Montri la profilon) 2010-januaro-05 23:29:37

Mia ekskoramikino estis dana, ni tro fuŝe kumunikiĝis en la angla (pro evidentaj kialoj, angla estis nenies lingvo en la amrilato). Mi multe parolis pri esperanto kaj ŝi interesiĝis, sed ŝi diris ke ŝi ne havus tempon por lerni.
Paroli la angla al ŝi ĝenegis min, tial, mi adoptis alian strategion, mi komencis pli ofte paroli esperanton al ŝi. Ekzemple:

En unu tago mi diris "Bonan matenon", en la sekva tago, mi jam diris "bonan matenon, kiel vi fartas". Ŝi lernis esperanton kiel bebo, kaj tre sukcese, fakte.

Hodiaŭ, ni ne plu estas kune... ĉŭ feliĉe ĉu malfeliĉe. okulumo.gif

Nun, mi dubas ĉu mi volas koramikinon, nur se ŝi konsentas ke fermita rilato estas stultaĵo, ehe. Sed, mi estas en la sama situacio ke Rogir: mi trovos koramikinon per esperanto. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Matthieu (Montri la profilon) 2010-januaro-06 13:45:45

Mi havas koramikinon. Kiam mi eksciis pri Esperanto, ankaŭ ŝi komencis lerneti, sed ĉesis pro manko da tempo kaj intereso. Sed mi sukcesis venigi ŝin kun mi al IJK en 2009 kun mi. La vojaĝo plaĉis al ŝi, sed bedaŭrinde Esperanto ŝajne ne tre interesas ŝin. Mi kredas, ke ŝi sufiĉe bone komprenis, sed apenaŭ parolis ĝin (ŝi ne estas tre parolema, ĉefe kun nekonatoj).

sinjoro (Montri la profilon) 2010-januaro-06 14:07:35

Tre interesa enketo! Ties rezultoj vere kuriozas ridulo.gif Mia knabino eklernis Esperanton parte pro mi, kaj parte pro mia fratino.

Ŝajne la Edzperanto ne havas bonan reklamon... en ĝi registriĝis 16 viroj kaj neniu virino!

ereere (Montri la profilon) 2010-januaro-08 18:29:55

ahahah ridego.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-08 18:43:10

ereere:ahahah ridego.gif
mi legis la statistikojn de lernu, kvazaŭ 80000
partoprenantoj. Do ne estas analizo viroj/virinoj. Kial? Seksizmotimo?
Se la partopreno de virinoj estas basa, oni devas demandi: kion ne plaĉas al la virinoj?

sinjoro (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:47:48

Eddycgn:
ereere:ahahah ridego.gif
mi legis la statistikojn de lernu, kvazaŭ 80000
partoprenantoj. Do ne estas analizo viroj/virinoj. Kial? Seksizmotimo?
Se la partopreno de virinoj estas basa, oni devas demandi: kion ne plaĉas al la virinoj?
Ĉu via demando koncertas Lernu aŭ Edzperanton? Se la unuan - laŭ mi estas sufiĉa ekvilibro inter la seksoj. Pli multas ŝajne viroj, kiuj uzas komputilon, sed pli multas virinoj, kiuj lernemas lingvojn. Se temas pri Edzperanto - eble nun ĉiu ino timas registriĝi por ne esti la sola "ĉasato" lango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-09 19:53:34

Kio estas tio?

PaulExcoff (Montri la profilon) 2010-januaro-11 05:31:26

Mi ĵus trovis knabino kiu parolas, tute pretervola. Ŝi estas amiko de la koramiko de mia amiko. (mi estas malmulte aliaseksema)

Reen al la supro