Al la enhavo

Ĉu viaj gekoramikoj ankaŭ parolas Esperanton?

de Jakovo, 2009-decembro-26

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Radio~! (Montri la profilon) 2010-januaro-15 10:12:26

Laŭ mi estas terura ideo, provi konvinki koramik(in)on ke li/ŝi lernu Esperanton.

Antaŭ 9 jaroj mi enamiĝis kun tre bonkora viro kaj estis tre feliĉa, ĝis unu tagon li subite eklernis Esperanton. Laŭ mi li preskaŭ freneziĝis pro la lingvo, kaj li volis ke ankaŭ mi eklernu. Mi ne emis tion fari. Finfine li decidis ke li ne volas koramikinon kiu ne parolas Esperanton, kaj la amrilato finiĝis.

Pro tio, dum 5 jaroj mi forte malamis Esperanton kaj neniam intencis ĝin lerni. Dum 2006 mi tamen vizitis Esperanto-forumon kaj tie ekkonis kaj enamiĝis kun alia Esperantisto. Feliĉe ĉi tiu homo neniam parolis al mi aŭ en aŭ pri Esperanto, kaj neniam provis devigi min paroli la lingvon. Pro tiu manko de premo mi fakte ja interesiĝis pri la lingvo, kaj finfine lernis pro propra volo ridulo.gif

Kvankam ni ambaŭ nun entuziasmas pri la lingvo, ni ĉiam parolas unu al la alia en nia gepatra lingvo, se ni ne estas kune kun eksterlandaj Esperantistoj. Por ni Esperanto estas komuna hobio, sed ĝi ne influas la ĉiutagan vivon.

Artikolo pri ni (en la angla)

Dozorca (Montri la profilon) 2010-januaro-15 21:28:57

Mi ne havas gekonatoj kiuj parolas en nia komuna lingvo malgajo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-16 01:36:41

Nu, verŝajne estas iu klubo en via urbo, serĉu ĝin.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-januaro-16 09:52:11

Kompreneble, en Vroclavo loĝas sufiĉe multaj esperantistoj! Ĉe la strato Dubois troviĝas tiea Esperanto-klubo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2010-januaro-18 05:44:34

Nu, mia denaska lingvo estas la portugala, kaj la denaska lingvo de mia koramikino estas la dana. Veee... la plej bona afero farita de mi estis esperantistigi ŝin. Tiam, kiam ni komunikiĝis per la angla estis terura... Nun, ni pli facile komprenas unu la alian, kaj mi devas konfesi: paroli pri l`amo en esperanto estas mirinda. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Ladek (Montri la profilon) 2010-januaro-18 19:03:46

sinjoro:
Eddycgn:
ereere:ahahah ridego.gif
mi legis la statistikojn de lernu, kvazaŭ 80000
partoprenantoj. Do ne estas analizo viroj/virinoj. Kial? Seksizmotimo?
Se la partopreno de virinoj estas basa, oni devas demandi: kion ne plaĉas al la virinoj?
Ĉe lernu entute registriĝis 81 763 uzantoj,sian sekson ne indikis 16 210.Virojn estas 40449.Virinojn 25238,inter ili ankaŭ tre belaj rido.gif .Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-19 09:03:01

sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Eble virinoj kaŝiĝas malantaŭ vireca profilo lango.gif

nikko (Montri la profilon) 2010-januaro-19 09:35:16

Laŭ mi estas terura ideo, provi konvinki koramik(in)on ke li/ŝi lernu Esperanton.

Mi sukcese konvinkis mian amikinon. Tio dependas de rimedoj. Fakte, mi ne insistis, sed interparoloj en Esperanto ĉe rendevuoj estas tre romantikaj kaj interesaj. lango.gif

(Ŝi devis ellerni, por kompreni sencon de versoj, kiujn mi skribis por ŝi en Esperanto. ) senkulpa.gif

Juanjo (Montri la profilon) 2010-januaro-19 09:54:59

Mi ne havas koramikon ploro.gif

ereere (Montri la profilon) 2010-januaro-20 01:33:36

jan aleksan:
sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Ankaŭ mi ŝatus trovi koramikinon en esperantujo, mi pensas ke oni devus reklamigi pli multe la retpaĝon. Kial ne prezenti ĝin en la temo "novaĵoj" ?

Reen al la supro